Katalin Uray-Kőhalmi
Katalin Uray-Kőhalmi [urai-kOhalmi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Uray-Kőhalmi Katalin estis hungara etnografo, orientalisto, altlerneja instruisto. Ŝia origina familia nomo estis Kőhalmi, ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Uray Gézáné.
Katalin Uray-Kőhalmi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Kőhalmi Katalin |
Naskiĝo | 11-an de marto 1926 en Vieno, ![]() |
Morto | 17-an de februaro 2012 (85-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd ![]() |
Familio | |
Edz(in)o | Géza Uray (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | orientalisto ![]() |
Katalin Uray-Kőhalmi[1][2] naskiĝis la 11-an de marto 1926 en Vieno, ŝi mortis la 17-an de februaro 2012 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiĜis 1934 la familio Kőhalmi vívis en Vieno, poste ili hejmenvenis. Katalin Uray-Kőhalmi maturiĝis en Deák-placa gimnazio evangelia en 1944, poste ŝi akiris filozofian diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1948. Post la diplomo ŝi praktikadis en la universitata instituto jaron, poste ŝi laboris en akademia instituto ĝis la emeritiĝo en 1987, escepte ŝi laboris en akademia eldonejo inter 1954–1958. En la unua fojo ŝi esploris en Mongolio en 1957, ŝi kandidatiĝis en 1969 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Ŝi ankaŭ instruis en universitatoj de Budapeŝto, Szeged kaj Vieno. Ŝi edziniĝis en 1949, vidviniĝis en 1991, naskis 2 gefilojn en 1951 kaj 1953.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Mongol népek és nyelvek. 1–2. (1956)
- Zwei Systeme der Altersbezeichnungen des Viehes bei den Mongolen. (1959)
- A steppei nomádok íjászfelszerelése. Kialakulása, története, szerepe a hagyományban és a folklórban. (disertaĵo, 1968)
- A szteppék nomádja lóháton, fegyverben. (monografio, 1972)
- Honfoglaláskori lószerszámok. – Jurták lakói. (1988)
- A steppei nyereg, kengyel és fék. – Nomád szállások és erődítések. (1997)
- Varázslatos hős a mongol és tibeti epikában. (2004)