Katedralo de Nidaros

(Alidirektita el Katedralo de Trondheim)

La katedralo de Nidaros en Trondheim (nomata laŭ la malnova nomo de la urbo Nidaros) apartenas al la plej gravaj preĝejoj de Norvegujo, ĝi validas kiel nacia sanktejo. Ĝi estis la katedralo de la norvega ĉefepiskopujo, kiu estis fondata en 1152. Ĉar ĉi tie staris la relikvokesto de Olavo la Sanktulo malantaŭ la ĉefaltaro, la katedralo ankaŭ tenis la kromnomon „Koro de Norvegujo“. Post la reformacio ĝi fariĝis katedralo de la protestantaj luteranaj episkopoj de Trondheim. En la mezepoko kaj ekde 1818 ĝis 1906 la katedralo de Trondheim estis kronadejo de la norvegaj reĝoj. Tie ĉi oni kronis sep reĝojn kaj entombigis dek. Kronadoj ne plu okazas ĉi tie.

Katedralo de Nidaros
kultura havaĵo • Luterana katedralo • church town of Sweden [+]
Koordinatoj63° 25′ 37″ N, 10° 23′ 49″ O (mapo)63.426910.3969Koordinatoj: 63° 25′ 37″ N, 10° 23′ 49″ O (mapo)

ArkitektoHeinrich Ernst Schirmer

Estiĝo13-a jarcento

Katedralo de Nidaros (Sør-Trøndelag)
Katedralo de Nidaros (Sør-Trøndelag)
DEC
Lokigo de Sør-Trøndelag en Norvegio

Map
Katedralo de Nidaros

Vikimedia Komunejo:  Nidaros Cathedral [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Okcidenta portalo de la katedralo de Trondheim

Sude de la katedralo alligiĝas la ĉefepiskopa palaco.

Historio redakti

 
Katedralo de Trondheim en 1857, vidate de nordoriento
 
Konserviĝinta mezepoka masonaĵo, laŭ desegno de J. Mathiesen
 
Desegno de Christian Christies pri la riparado de la katedralo de Trondheim kun la ekstera vidaĵo planita de li
 
Desegno de Christian Christie pri la riparado de la katedralo de Trondheim

La katedralo estis starigita sur la tomboloko de reĝo Olavo Haraldido, kiu en 1030 mortis dum la Batalo de Stiklestad. Kiam li estis sanktuligata jaron post lia morto, komenciĝis alfluo de pilgrimantoj al lia tombo. Mallonge poste oni starigis sur la tombon malgrandan lignan kapelon.

Reĝo Olavo la 3-a anstataŭigis en 1070 la kapelon per ŝtona preĝejo, kiu estis preta en 1090. En 1152 okazis ampleksa pligrandigo de la preĝejo. Ĝis proksimume la jaro 1300 ĝi ĉiam denove estis alikonstruata kaj pliampleksigata.

Pluraj fajregoj en 1328, 1432 kaj 1531 grave difektis la preĝejon. Post la brulego de 1531 oni rekonstruis nur la absidon pro manko de monrimedoj. En 1708 la preĝejo debrulis ĝis la fundamentoj. Antaŭ ol la rekonstruo finiĝis, en 1719 fulmo trafis la konstruaĵon, kaj la sekva fajrego denove ruinigis la preĝejon.

En la 1840-aj jaroj la katedralo de Nidaros estis en malbonega stato. Kiam evidentiĝis, ke unu pilastro de la katedralo estis kolapsonta, la preĝejo-ministrejo serĉis urĝe solvon, por haltigi la kadukiĝon. La tiam 27-jara Heinrich Ernst Schirmer ricevis proks. 1841 la komision pretigi reserĉojn kaj studojn pri la riparado kaj rekonstruo de la katedralo de Nidaros. La unuaj rekonstruoplanoj de Schirmer komence estis rifuzataj pro la kostoj, sed lia fervora pledo por la projekto kaj la kontinua kadukiĝo de la konstruaĵo treege popularigis la temon en Norvegujo dum la sekvaj jardekoj. En 1859 Schirmer prezentis kune kun historiisto Peter Andreas Munch en ekspozicioj plurajn montrotabulojn kun planoj por la rekonstruo de la katedralo, per kio li rikoltis grandan atentemon. Tio do kaŭzis malgraŭ mona malabundeco en 1869 la komencon de defunda rekonstruo de la katedralo de Nidaros. Tamen liajn artismajn planojn por la rekonstruo akre kritikis pledantoj de arĥeologia rekonstruo. Ĉar mankis preskaŭ ĉiuj historiaj ŝablonoj, la rekonstruo plejparte baziĝis sur konjektoj.

Jam en 1872 lin anstataŭis katedrala konstruestro Christian Christie, kiu direktis la konstruon ĝis sia morto en 1906. Li plejparte laŭiris la koncepton de sia antaŭulo Schirmer kaj riparigis la ĥorejon, la oklateron de la katedralo, la surkonstruaĵon de la navo kaj la malsuprajn partojn de la okcidenta navo. Li verkis antaŭstudojn por la rekonstruo de la katedralo de Nidaros laŭ stilo de gotika arĥitekturo, kiuj parte ankaŭ realiĝis. Christie krome ĝisfunde ekzamenis la uzeblecon de disponebla arĥeologia materialo, por igi la konstruaĵon pli simila al la historia originalo kaj rekonstruigi la preĝejon sur sufiĉe solida bazo. Lia ĉefa celo estis, rekonstrui la katedralon laŭ ĝia originaj gotika kaj romanika formoj. Tial li forigis sisteme ĉiujn pli novajn kompletigojn inkluzive la pli malfrue aldonitan barokan turkaskon. La zorgema kaj preciza laboro de Christie je la rekonstruo ricevis siatempe vastan rekonon en fakularoj, kvankam laŭ nunaj postuloj lia labormaniero estas rigardata kiel malsentema kaj iomete kruda.

Malgraŭ ĉio la rekonstruo de la katedralo de Nidoras sub Christie restis ankaŭ liatempe ne senkritika, ĉar al li same kiel al Schirmer mankis konfidindaj fontoj kaj arĥeologia materialo por konvena rekonstruo. Christie orientiĝis je la rekonstruo al la tezoj de la franca arĥitekto Eugène Viollet-le-Duc kaj de la brito Giles Gilbert Scott. Tiuj ĉi defendis la principon de stila unueco, jam kritikata en la epoko de Christie, ĉar la „restarigitaj“ konstruaĵoj povis fini en stato, kiun ili antaŭe neniam havis. Por la katedralo de Nidaros tio signifis la neniigon de valoraj arĥitekturaj partoj el la 16-a, 17-a kaj frua 19-a jarcentoj, kiuj laŭ opinio de Christie stile ne konvenis kun la rekonstruo.[1]

Mallonge post la rekonstruo kaj pretigo de la ĉefa turo en 1903 denove aperis kritikaj opinioj pri lia agado kiel katedralkonstruestro. Precipe ili kritikis, ke surbaze de liaj arĥitekturaj meditadoj interalie la preĝejturo estas tro malalta, kaj ke li je la realigo ne sufiĉe orientiĝis pri arĥeologiaj atestaĵoj. Laŭ liaj planoj ekestis en 1901 ankaŭ la nova karakteriza kuprokaska tegmento sur la ĉefturo de la katedralo, ankaŭ sen konvenaj historiaj bazoj. Christie ankaŭ konceptis la konstruplanojn por la novkonstruo de la okcidenta fronto de la katedralo, kiun oni tamen rifuzis post lia morto. Pro la kreska kritiko pri lia agmaniero ĉe la katedralo de Nidaros oni jam en 1905 volis maldungi lin kiel katedralkonstruestro. La diskutoj tamen prokrastiĝis, kaj antaŭ lia morto ne okazis finfina decido. Tial Christie povis daŭrigi la rekonstrulaborojn eĉ ĝis sia morto en 1906.[2]

Post lia morto la norvegaj arĥitektoj Henrik Bull same kiel Olaf Nordhagen transprenis la rekonstrukomision. La rekonstruo de la katedralo de Nidaros laŭ koncepto de Schirmer finiĝis oficiale post pluraj paŭzoj kaj aliplanadoj nur en 2001.

Priskribo redakti

 
La katedralo dum vintro
 
Plano de la katedralo

La tuta konstrukorpo longas 102 metrojn, larĝas 50 metrojn inkluzive la transversan navon kaj altas en la volbopinto 21 metrojn. Ĝi subdividiĝas en la gotikan laŭlongan navon kun la turoj (konstruepoko 1140–1180 kaj 1220–1240; en 1328 riparo), en la romanikan transversan navon kun kapelo (konstruepoko 1140–1180), la sakristion (norda alkonstruaĵo el la epoko 1170–118), la oklateron (konstruepoko 1183–1210) kaj la ĉefnavon kun la okcidenta fronto (konstruepoko 1248–1320). Super la katedrala konstruaĵo leviĝas tri turoj, du ĝemelaj super la okcidenta ĥorejo kaj unu meze sur la navokruciĝo. Ses portaloj ebligas eniron en la katedralon.

En la malsupra preĝejo ekzistas tri kapeloj, kiuj kutime ne estas alireblaj de vizitantoj. Estas la Maria-Kapelo, la Olavo-Kapelo kaj la Miĥaelo-Kapelo.

Fasadoj redakti

La materialo por la ornamfasadoj estas steatito. Kiel ekspozicia flanko de la katedralo validas la okcidenta fasado en la stilo de la altgotiko laŭ anglaj modeloj (ekz. de abatejo Westminster). Post la gravaj detruoj en la 19-a jarcento el la iam 40 ornamaj statuoj nur kvin restis sendifektaj. La novformado en 1929 kreis fasadon kun arego da novaj statuoj, kiuj artisme prezentas personojn kaj historiojn el la Malnova Testamento.

 
Interna vidaĵo: ĉefnavo

Ena formiteco kaj ekipaĵo redakti

Krucripovolboj apogas la navojn. La oklatero ĉe la orienta flanko de la katedralo preskaŭ senŝanĝe konserviĝis ekde la 12-a jarcento kaj validas per tio kiel plej aŭtenta parto de la katedralo de Nidaros. Ĝin formas en la interno ornamarkaĵoj sen porta funkcio, kaj ĝi entenas reliefojn kaj ŝtonajn figurojn laŭ tre naturalisma stilo. En ĉi tiu absido (ekstera diametro 18 metrojn, interna diametro 10 metrojn) oni konservas la relikvokeston de reĝo Olavo Haraldido, Sankta Olavo.

En la interno de la preĝejo troviĝas krom tio predikejo el la jaro 1890, du baptujon – unu el la jaro 1728 de Jon Jensen, la dua el la jaro 1905 de Gustav Vigeland – same kiel retablo.

La vitralojn verkis Gabriel Kielland (1908–1934) kaj Oddmund Kristiansen (1950–1985), inspiritaj de la francaj modeloj, ekz. de la katedralo de Chartres. Ili bildigas interalie la legendon de Olavo Haraldido kaj bibliajn scenojn. Pridisputata estis dum la rekonstruo, ĉu en la gabloj eniĝu vitraloj kaj kiel entute estu formoto la okcidenta fronto. Post artkonkurso la norvega parlamento aprobis finfine la realigo de la novaj fasonoplanoj.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti