Kazár
Kazár estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Nógrád, en subregiono de Salgótarján.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 30 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 48.0505/19.8547
- Loĝantaro: 2150
- Poŝtkodo: 3127
- Telefonprefikso: 32
Situo redakti
Kazár situas en valo de rojo, laŭ flankovojoj. Salgótarján troviĝas 7, Bátonyterenye 9 km.
Historio redakti
La loko estis loĝata dum la bronzepoko. La unua mencio devenis el 1220 en formo Cazar. Meze de la 19-a jarcento minado de karbo komenciĝis. En 1893 tertremo, en 1873 ĥolero okazis. Fine de la 20-a jarcento la minado ĉesis. Vilaĝservoj estas aŭtonomio de ciganoj, lernejo, biblioteko, kulturdomo, poŝto.
Vidindaĵoj redakti
- katolika preĝejo omaĝe al Sankta Helena
- muzeo pri gladiloj
Famuloj redakti
En Kazár estis pastro kaj fine tie mortis István Szabó (tradukisto). Estas ankaŭ memorĉambro pri li.