Kazaĥio en la Olimpikoj

Kazaĥiaj sportistoj unue inter 1900 kaj 1912 partoprenis olimpikojn kadre de la teamo de la  Rusia Imperio, poste inter 1952 kaj 1988 kadre de la teamo de  Sovetunio. Aldone, en la Somera Olimpiko 1992 ili partoprenis en Unia teamo kune kun sportistoj de 11 el la 15 eksaj respublikoj de Sovetunio – en vintro ili tiujare ne partoprenis. Ekde la Vintra Olimpiko 1994 kaj ekde la Somera Olimpiko 1996 oficiala kazaĥia teamo partoprenas la olimpikojn.

Kazaĥio en la Olimpikoj

Flago de Kazaĥio
IOK-kodo  KAZ
NOK Kazaĥa Olimpika Komitato
Retejowww.olympic.kz kazaĥe
Olimpika historio
Someraj Olimpikoj
1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020
Vintraj Olimpikoj
1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022
vdr

La Olimpika Komitato de la Respubliko Kazaĥio (kazaĥe latinlitere Qazaqstan Respublikasy Ūlttyq Olimpiadalyq komitetı, cirile Қазақстан Республикасы Ұлттық Олимпиадалық комитеті) kunordigas la teamojn - la organizaĵo estis kreita en 1990 kaj rekonita de la Internacia Olimpika Komitato en 1993.

Someraj Olimpikoj redakti

 

1996 redakti

En la Somera Olimpiko 1996 en Atlanta partoprenis 96 kazaĥiaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Ermaxan Ibraýımov/Ermaĥan Ibrajımov/Ермахан Ыбрайымов/ەرماحان ىبرايىموۆ.

La teamo atingis   3 orajn,   4 arĝentajn kaj   4 bronzajn medalojn kaj fine havis la 24-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
 

2000 redakti

En la Somera Olimpiko 2000 en Sidnejo partoprenis 130 kazaĥiaj sportistoj. Teama flagotenanto duafoje estis Ermaxan Ibraýımov/Ermaĥan Ibrajımov/Ермахан Ыбрайымов/ەرماحان ىبرايىموۆ.

La teamo atingis   3 orajn kaj   4 arĝentajn medalojn kaj fine havis la 22-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
 

2004 redakti

En la Somera Olimpiko 2004 en Ateno partoprenis 119 kazaĥiaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Asqat Jitkeyev resp. Asĥat Ĵitkejev/Асқат Жіткеев/اسقات جىتكەيەۆ.

La teamo atingis   oran,   4 arĝentajn kaj   3 bronzajn medalojn kaj fine havis la 40-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
 

2008 redakti

En la Somera Olimpiko 2008 en Pekino partoprenis 132 kazaĥiaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Baqyt Akhmetov/Baĥit Aĥmetov/Бақыт Ахметов/باقىت احمەتوۆ.

La teamo atingis   2 orajn,   3 arĝentajn kaj   4bronzajn medalojn kaj fine havis la 29-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
 
 
la kazaĥia delegacio en la Somera Olimpiko 2016

2012 redakti

En la Somera Olimpiko 2012 en Londono partoprenis 115 kazaĥiaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Nurmaxan Tinälïyev/Nurmaĥan Tinelijev/Нұрмахан Тінәлиев/اناربەكۇلى تىنالىييەۆ.

La teamo atingis   3 orajn,   2 arĝentajn kaj   6 bronzajn medalojn kaj fine havis la 24-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
 

2016 redakti

En la Somera Olimpiko 2016 en Rio-de-Ĵanejro partoprenis 104 kazaĥiaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Rwslan Japarov/Ruslan Ĵaparov/Руслан Жапаров/رۋسلان جاپاروۆ.

La teamo atingis   2 orajn,   5 arĝentajn kaj   10 bronzajn medalojn kaj fine havis la 30-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
 

2020 redakti

En la Somera Olimpiko 2020 en Tokio, prokrastita al 2021, partoprenis 93 kazaĥiaj sportistoj. Teamaj flagotenantoj estis Qamşıbek Qoñqabayev/Kamŝibek Kunkabajev/Қамшыбек Қоңқабаев/قامشىبەك قوڭقابايەۆ kaj Ol'ga Rıpakova/Olga Ripakova/Ольга Рыпакова/ولگا رىپاكوۆا.

La teamo atingis     8 bronzajn medalojn kaj fine havis la 83-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
 
Olga Ripakova, unu el la flagotenantoj en la Somera Olimpiko 2020

Vintraj Olimpikoj redakti

 

1994 redakti

En la Vintra Olimpiko 1994 en Lillehammer partoprenis 29 kazaĥiaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Qaýrat Bïyekenov/Kajrat Bikenov/Қайрат Биекенов/قايرات بىييەكەنوۆ.

La teamo atingis   oran kaj   2 arĝentajn medalojn kaj fine havis la 12-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

1998 redakti

En la Vintra Olimpiko 1998 en Nagano partoprenis 60 kazaĥiaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Vladïmïr Smïrnov/Vladimir Smirnov/Владимир Смирнов/ۆلادىيمىير سمىيرنوۆ.

La teamo atingis   2 bronzajn medalojn kaj fine havis la 20-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
 
la kazaĥia delegacio en la Vintra Olimpiko 2010
 

2002 redakti

En la Vintra Olimpiko 2002 en Sallaga Urbo partoprenis 50 kazaĥiaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Radïk Bïkçentayev resp. Radik Bikĉentajev/Радик Бикчентаев/رادىيك بىيكتشەنتايەۆ. Medaloj ne atingiĝis.

 

2006 redakti

En la Vintra Olimpiko 2006 en Torino partoprenis 56 kazaĥiaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Aleksandr Koreşkov resp. Koreŝkov/Александр Корешков/الەكساندر كورەشكوۆ''. Medaloj ne atingiĝis.

 

2010 redakti

En la Vintra Olimpiko 2010 en Vankuvero partoprenis 39 kazaĥiaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Dïas Keneşov resp. Dias Keneŝov/Диас Кенешов/دىياس كەنەشوۆ.

La teamo atingis   arĝentan medalon kaj fine havis la 25-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
 

2014 redakti

En la Vintra Olimpiko 2014 en Soĉio partoprenis 52 kazaĥiaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Erdos Axmadïyev/Jerdos Aĥmadijev/Ердос Ахмадиев/ەردوس احمادىييەۆ.

La teamo atingis   bronzan medalon kaj fine havis la 26-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
 

2018 redakti

En la Vintra Olimpiko 2018 en Pjonĉango partoprenis 46 kazaĥiaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Abzal Äjğalïyev resp. Eĵigaliev/Абзал Әжіғалиев/ابزال اجعالىييەۆ.

La teamo atingis   bronzan medalon kaj fine havis la 28-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
 

2022 redakti

En la Vintra Olimpiko 2022 en Pekino partoprenis 34 kazaĥiaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Ekaterïna Aýdova/Екатерина Айдова/ەكاتەرىينا ايدوۆا kaj Abzal Äjğalïyev resp. Eĵigaliev/Абзал Әжіғалиев/ابزال اجعالىييەۆ. Medaloj ne atingiĝis.

Eksteraj ligiloj redakti