Kelebija situas en la mapo en la verda munucipo
Preĝejo de Kelebija
Preĝejoparto de Kelebija

Bazaj informoj redakti

Kelebija, serbe Келебија, hungare Alsókelebia estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Norda Baĉka, en municipo de Subotica.

La vilaĝo situas laŭ la hungara-serba ŝtatlimo laŭ la ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Beogrado.

Historio redakti

La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko kaj bronzepoko, poste alvenis sarmatoj kaj avaroj. La hungaroj okupis la Karpatan basenon en 895. En 1297 oni trovis la nomon Kelyb inter la dokumentoj. Ekde la 13-a j.c. kumanoj setlis. La turkoj okupis la regionon en la 16-a j.c. kaj tenis ĝin dum 150 jaroj. La senhomiĝinta vilaĝo apartenis al Szabadka ekde 1702. Poste formiĝis multe da farmoj, kiujn la nova ŝtatlimo en 1920 distranĉis. La regiono apartenis al Bács-Bodrog ĝis 1920. En ambaŭ flankoj formiĝis farmocentroj, poste vilaĝoj. La hungara parto nomiĝas Kelebia la serba parto Kelebija. Ambaŭ iĝis limtrapasejoj fervoje, aŭtovoje ekde 1978. En 2002 la vilaĝo havis 2100 da loĝantoj (1275 hungaroj, 367 serboj, 138 kroatoj, ktp). La vilaĝo estas centro de kontrabandistoj.

Vidindaĵo redakti