Universitata Biblioteko de Kembriĝo
La Universitata Biblioteko de Kembriĝo (angle Cambridge University Library) estas la centrala kaj plej granda akademia biblioteko ĉe la Universitato de Kembriĝo kaj unu el la ses deponejoj de Unuiĝinta Reĝlando. Pli ol tridek departementaj kaj fakultatbibliotekoj estas filiigitaj al tiu centra biblioteko. La biblioteko havas pli ol 9 milionojn da titoloj, inkluzive de mapoj kaj partituroj. La biblioteko estis fondita en la 15-a jarcento kaj translokiĝis al sia nuna domejo okcidente de la rivero Cam kaj la urbocentro de Kembriĝo en 1934.
Universitata Biblioteko de Kembriĝo | ||
---|---|---|
biblioteko | ||
universitata biblioteko, eldonejo [+] | ||
Lando | Unuiĝinta Reĝlando | |
Situo | Kembriĝo | |
- koordinatoj | 52° 12′ 19″ N, 0° 6′ 29″ O (mapo)52.2051666666670.10805555555555Koordinatoj: 52° 12′ 19″ N, 0° 6′ 29″ O (mapo) [+] | |
Estiĝo | 1520 | |
Ĉefulo | Jessica Gardner | |
Tuta stoko | ĉ. 9 milionoj da mediaj unuoj | |
Bibliotekotipo | Universitata biblioteko | |
Universitata Biblioteko de Kembriĝo | ||
Vikimedia Komunejo: Cambridge University Library [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Historio
redaktiLa biblioteko estis fondita en la dua jardeko de la 15-a jarcento por gastigi la librokolekton de la universitato, kiu ĝis tiam estis loĝigita en kestoj. Ĉe la fino de la 15-a jarcento la kolekto inkludis pli ol 600 librojn, sed la dissolvo de monaĥejoj en Anglio en la tempo de Henriko la 8-a grave difektis ĝin, kiel en multaj el la bibliotekoj de la regno. Klopodoj por restarigi la bibliotekon estis aranĝitaj en 1574, kun la subteno de la ĉefepiskopo de Canterbury, kaj antaŭ la fino de la 16-a jarcento la kolekto havis pli ol mil librojn.
En 1632, George Willers, la unua Duko de Buckingham, iniciatis la kolekton de libroj en la araba kaj en 1647 la kolekto de libroj en la hebrea. En 1664 la biblioteko heredis la riĉan kolekton de Richard Holddworth kiu inkludis 10 095 presitajn librojn, de kiuj proksimume 200 estis kopioj de inkunablo; kaj 186 manuskriptoj, inkluzive de la manuskripto de Jeffrey Chaucer kaj la manuskriptoj konsideritaj kiel la plej fruaj en la kimra lingvo, de la 9-a jarcento.
En 1710 la biblioteko estis inkludita inter naŭ devigaj deponejaj bibliotekoj, precizigitaj en la Unua Kopirajto-Leĝo. En 1715, Georgo la 1-a, reĝo de Britio, donacis al la biblioteko la kolekton de la Reĝa Biblioteko de la episkopo de katedralo de Ely, kiu nombris 30 000 librojn kaj 1 790 manuskriptojn. De 1867 ĝis 1886 Henry Bradshaw funkciis kiel ĉefbibliotekisto kiu promociis la bibliotekon profesie, akademie kaj esplore. Liaj posteuloj Francis Jenkinson (1889 - 1923) kaj Alwyn Faber Scholfield (1923 - 1949) daŭrigis la tendencon de iĝado de la biblioteko gvida akademia kaj esplorinformcentro, ampleksa kaj sistema dokumentado de la katalogo.
En 1933 la biblioteko aĉetis kopion de la Biblio Gutenberg. En tiu tempo, kun la helpo de la fondaĵo Rockefeller, la biblioteko estis translokigita al nova konstruaĵo ĉe la okcidenta flanko de la rivero Cam. En 1972, alia etendaĵo al la konstruaĵo estis establita. En 2010, la Kembriĝa Cifereca Biblioteko estis establita kiel datumbazo de bibliotekkolektoj kaj aliro kaj informserĉaj mekanismoj.