KenitroKenitra (arabe القنيطرة, Al-Qunaytra, prononce Al-Qnītra laŭ parolmaniero) estas grandurbo kaj universitata urbo de Maroko, inter 1932-1956 konata kiel Port-Lyautey. Ĝi estas havenurbo laŭ la rivero Sebu. Ĝi estas ĉefurbo de la regiono de Gharb-Chrarda-Béni Hssen.

Kenitro
urbo • municipo de Maroko • urbego

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 14000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 431 282  (2014) [+]
Loĝdenso 664 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 34° 15′ N, 6° 35′ U (mapo)34.25-6.5833333333333Koordinatoj: 34° 15′ N, 6° 35′ U (mapo) [+]
Alto 26 m [+]
Areo 650 km² (65 000 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Kenitro (Maroko)
Kenitro (Maroko)
DEC
Kenitro
Kenitro
Situo de Kenitro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kenitra [+]
vdr
Mapo pri Maroko, kie Kenitro estas trovebla apud Rabato

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Kenitro situas sur ebenaĵo en la nordokcidenta sekcio de la lando.

 
Usona aviadila bazo en Kenitro

Historio redakti

La fenicoj okupis la marbordon, ilia ruino situas 10 km de Kenitro. Laŭ traktato en 1912 la francoj protektis la urbon kontraŭ la berberaj ribelantoj. Poste la francoj konstruis havenon ĉe buŝo de la rivero, kiu iĝis la plej bona enlanda haveno en Maroko. La urbo famis pri subtera akvokonduktilo, kiu estis detruita en 1928. En 1942 la urbo estis grava mararmea bazo de Usono. Baldaŭe la usonanoj fondis ankaŭ aviadilan bazon, kiu estis fermita en 1991.

Trafiko redakti

Kenitro havas 2 stacidomojn. La ĉefvojoj al la aliaj urboj sekvas ĝenerale la fervojajn liniojn.

 
Mapo pri fervoja reto de Maroko, kie estas signita Kenitro

Klimato redakti

Kenitro situas en Mediteranea klimato. La temperaturo somere superas eĉ 40  °C kaj tiam tre malofte pluvas. Jare pluvas po 555 mm. En novembro kaj decembro pluvas po 100 mm, dume tre malofte la temperaturo falas sub frostopunkto.

Ĝemelurboj redakti

Fontoj redakti

  • Angla Vikipedio