Ketoprak estas vegetara manĝaĵo el Ĝakarto, Indonezio. Ĝi konsistas el tofuo, legomoj kaj lontongo (rizokuko), riznudeloj surtabligata en arakidosaŭco.

Ketoprak (manĝaĵo)

Ketoprak vendata en Ĝakarto

Ketoprak vendata en Ĝakarto

Ingrediencoj redakti

Ketoprak konsistas el tranĉaĵoj da fritita tofuo, vaporkuirita rizokuko (lontongketupat), Tranĉaĵoj da brasiko kaj kukumo, bihun (maldikaj riznudeloj), mungidoj en arakidosaŭco, surŝutita per krupuko (= ne ċiam vegetara!) aŭ empingo kaj frititaj ŝalotoj. La fritita tofuo povas esti konsiderata kiel la centropeco de la manĝaĵo, ĉar ĝi estas freŝe fritita tuj post la kliento mendis la manĝaĵon, por certigi ĝian freŝecon kaj varmegecon.

La arakidosaŭco estas farita el muelitaj arakidoj kaj palmosukero, miksita kun ajlo, kapsiketoj, salo kaj kecap manis (dolĉa sojsaŭco).

Vidu ankaŭ redakti