Schlossrued

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Kirchrued)

Schlossrued estas komunumo en la distrikto Kulm de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 874 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Schlossrued
Blazono de Schlossrued
Schlossrued
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Kulm
Koordinatoj  47° 17′ 30″ N 8° 5′ 30″ O / 47.29167 °N, 8.09167 °O / 47.29167; 8.09167 (mapo)Koordinatoj: 47° 17′ 30″ N 8° 5′ 30″ O / 47.29167 °N, 8.09167 °O / 47.29167; 8.09167 (mapo)
Nombro de loĝantoj 874
Areo 499 km²
Alteco 725 m super marnivelo
Poŝtkodo 5044
Komunumkodo 4142
Mapo de Schlossrued
vdr

Geografio redakti

 
Rigardo al Schlossrued de Bänkel-Pasejo

Schlossrued situas en la valo de Rued, flanka valo de la Surovalo. La valon trafluas la rivereto Ruederche, kiu alfluas en Schöftland al Suro. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo Schlossrued la vilaĝo Kirchrued, kie troviĝas la ununura preĝejo de la tuta valo, kaj multnombraj izolitaj bienoj.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,25 km², el kiuj 2,26 km² konsitas el arbaro, kaj 0,57 km² estas kovritaj de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 680 m s.m. sur la altebenaĵo Rötler kaj la plej malalta punkto sur alteco de 475 m s.m. ĉe la bordo de la rivero Ruederche ĉe la limo kun la komunumo Schöftland.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Schlossrued limas en nordokcidento al Schöftland, en nordo al Unterkulm, en oriento al Oberkulm, en sudoriento al Schmiedrued, en sudo al Kirchleerau, kaj en okcidento al Staffelbach.

Trafiko redakti

Schlossrued situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo estas konektita al la publika trafikreto per poŝtaŭtolinio de Schöftland al Schmiedrued. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 estas Araŭo-Okcidento, kiu situas proksimume 14 kilometrojn norde.

Historio redakti

La Senjoroj de Ruoda, kiuj en mezepoko estis la mastroj de la Valo de Rued, menciiĝis la unuan fojon en la tiel nomita Acta Murensia de la Monaĥejo Muri en la jaro 1160. La Senjoroj de Ruoda estis vasaloj de la Grafoj de Kiburgo kaj ek de la jaro 1264 de ties heredantoj la Habsburgoj. La Kastelo de Rued, kiu donis al Schlossrued la nomon kaj estis la sidejo de la Senjoroj de Ruoda, estis detruita de la Svisa Ĵurkomunumo en la jaro 1386 okaze de la Milito de Sempach. Per la konkero de Argovio fare de la Svisa Ĵurkomunumo en la jaro 1415 la valo de Rued venis sub berna servuteco. Sub la berna regado membroj de la berna nobela familio von May fariĝis la novaj senjoroj de la Valo de Rued. Kiam okaze de la Helveta Revolucio en la jaro 1798 francaj trupoj liberigis Argovion de la berna servuteco, la Valo de Rued estis atribuita al la distrikto Kulm de la nove fondita Kantono Argovio. En la jaro 1816, kiam la familio von May perdis siajn privilegiojn en la valo, ĝi estis disigita en la du aktualajn komunumojn Schlossrued kaj Schmiedrued.

Eksteraj ligiloj redakti