Preĝejo Koro de Jesuo (Csillaghegy)
Kirko Koro de Jesuo estas romkatolika konstruaĵo en Hungario, en la ĉefurbo Budapeŝto, en distrikto Óbuda, en kvartalo Csillaghegy.
Paroĥa kirko Koro de Jesuo | ||
---|---|---|
katolika preĝejo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Budapeŝto, distrikto Óbuda, kvartalo Csillaghegy | |
Geografia situo | 47° 35′ 4″ N, 19° 2′ 55″ O (mapo)47.58444444444419.048611111111Koordinatoj: 47° 35′ 4″ N, 19° 2′ 55″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | romkatolika eklezio | |
provinco | Pest (departemento) | |
diocezo | Esztergom-Budapeŝto | |
dekanujo | Óbuda | |
Dato de konsekro | 1928 | |
Konsekrinto | Jusztinián Serédi | |
Statuso | paroĥa preĝejo | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstruado | ||
Specifo | ||
Konstrumaterialo | masonita | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
Historio
redaktiOni komencis kolekti monon por kirko en 1924. Ĝi ekfunkciis post 4 jaroj. En 1930 la katolika grupo ricevis memstarecon, en la sama jaro ankaŭ lernejo estis preta, kie abatinoj funkciigis infanĝardenon kaj bazlernejon ĝis 1950. En 1935 la kirko ricevis la titolon paroĥo. La orgeno alvenis en 1957, ĝi estis pligrandigita en 1971. Interna pentrado okazis en 1958, denove en 1974. Interna trakonstruo ĉe la altaro okazis en 1970. La lernejo laŭjure revenis al la eklezio en 1994.
Konstruaĵo
redaktiAntaŭ la fasado situas vestiblo. Plej supre la turo altiĝas. En la navo 2 lignaj skulptaĵoj pri Sankta Jozefo kaj Sankta Maria estas videblaj.
Kermeso okazas en vendredo post la 2-a dimanĉo de Pentekosto.
Fontoj
redakti- hungare kun fotoj
- hungare kun foto[rompita ligilo]
- hungare Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare