Preĝejo Sankta Stefano Harding (Apátistvánfalva)

Kristana preĝejo de Sankta Stefano Harding, slovene ’’Cerkev Svetega Štefana Hardinga,’’ hungare ’’Harding Szent István-templom’’ estas romkatolika historia monumento en Hungario, en vilaĝo Apátistvánfalva.

Turo de preĝejo Sankta Stefano Harding

Bazaj informoj redakti

Historio redakti

 
Panoramo al preĝejo de Apátistvánfalva

En tiu loko komence estis nur kapelo. La nun videbla preĝejo estis konstruita en 1786. Sakristio alkonstruiĝis en 1894. La orgeno estis farita en 1907, ĝi trakonstruiĝis en 1939, renoviĝis en 2007. En 2005 episkopo de Maribor metis memortabulon pri la servantaj pastroj sur la eksteran muron.

Konstruaĵo redakti

 
La ĉefaltaro
 
La maldekstra flanka kapeleto

La konstruaĵo estas la plej alta en la vilaĝo. Ĝi situas ĉe la tombejo kaj la lernejo. Ĉe la preĝejo troviĝas skulptaĵo pri Sankta Maria de 1899. La turo estas kvadrata kaj ĝi situas en mezo de la fasado, kie malsupre estas la enirejo. La navo interne havas 2 kapeletojn. La nun videbla altaro estis farita en 1895. La ĉefaltara bildo prezentas Sanktan Stefanon Harding, apude skulptaĵo estas videbla pri Emeriko de Hungario. Menciindas la freskoj.

Kermeso okazas en la 16-an de julio, aŭ en la sekva dimanĉo ekde 1683.

Fontoj redakti

Aliaj bildoj pri la preĝejo
 
La dekstra kapeleto
 
Fresko en la preĝejo
 
Fresko pri Sankta Triunuo
 
Fresko
 
La orgeno