Apátistvánfalva
Apátistvánfalva (apAtiŝtvanfalva) estas vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono de Szentgotthárd. La loknomo signifas hungare: vilaĝo de abato Stefano. La vilaĝo slovene Ŝtevanovci aŭ Ŝtivanovca, germane Stefansdorf, latine Estevanfaloa estas.
Apátistvánfalva | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 9982 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 382 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 30 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 54′ N, 16° 15′ O (mapo)46.8967916.25436Koordinatoj: 46° 54′ N, 16° 15′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 12,86 km² (1 286 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Apátistvánfalva [+] | |||
Bazaj informoj
redakti- Poŝtkodo: 9982
- Telefonprefikso: 94
- Areo: 13 km2
- Loĝantaro: 410
Historio
redaktiLa alvenintaj hungaroj en 895 trovis tie montetojn, deklivojn. La tuta regiono iĝis limgardejo, sentinelserio. Ĉi tie la vilaĝoj konsistis ne el apudaj domoj, sed el sporadaj farmoj. Ĉiu farmo konstruiĝis sur montetopintojn. La loĝdomo, stalo kaj ceteraj konstruaĵoj formis kvadraton, tiel la loko estis defendebla. Tiu sistemo en Hungario troviĝas nur ĉi tie en la ĉirkaŭaĵo.
En la mezepoko la vilaĝo apartenis al abatejo de Szentgotthárd, nomo de la nomdonanta abato estis Harding Sankta Stefano. La katolika preĝejo pri Harding Stefano la 1-a (Hungario) konstruiĝis en 1785.
Post la 1-a mondmilito la vilaĝo abrupte trovis sin ĉe la nova landlimo al SHS (serba-kroata-slovena unio). Post la 2-a mondmilito Fera kurteno konstruiĝis laŭ la aŭstra limo, ankaŭ tio estas tre proksime. Ĉe la limo oni faris 5 km-ojn dikan zonon, praktike netuŝeblan. En 1989 oni malkonstruis la feran kurtenon kaj oni trovis laŭ la aŭstra limo regionon netuŝitan de homoj dum 40 jaroj. Ekde 2008 ankaŭ Hungario apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limo estas trairebla ie ajn senkontrole.
En 1937 la ĝis tiam memstaraj vilaĝoj Istvánfalu kaj Újbalázsfalva unuiĝis.
En la vilaĝo plejparte slovenoj loĝas, ili okupiĝas pri bestbredado, ceramikaĵo kaj forstumado, proksime akvorezervujo funkcias. La komunumo apartenas al Nacia Parko Őrség kaj Hanság.
Vidindaĵoj
redakti- romkatolika Kirko Sankta Stefano Harding (Apátistvánfalva)