Kirnitzschtal (Sebnitz)
Tiu ĉi artikolo temas pri la loĝloko Kirnitzschtal, parto de la urbo Sebnitz en Saksio. La vorto ankaŭ signas la valon de la rivereto Kirnitzsch, kiu kovras pli grandan areon. |
blazono | mapo |
---|---|
bazaj informoj | |
federacia lando: | Saksio |
distrikto: | Saksa Svislando- Orienta Ercmontaro |
areo: | 44,17 km² |
enloĝantoj: | 2 083 (2011) |
loĝdenseco: | 50 loĝantoj/km² |
alto: | 365 m |
poŝtkodo: | DE-01855 |
telefona antaŭnumero: | 035971 |
geografia situo: | 50° 56' 36" no 14° 14' 48" or |
regiona aŭtoprefikso: | PIR |
administra divido: | ĝis 2012 5 partoj |
administrejo: | Schulstraße 4 01855 Kirnitzschtal |
Kirnitzschtal ekde la 1-a de oktobro 2012 estas parto de la urbo Sebnitz en Germanio - antaŭe temis pri sendependa komunumo kadre de la administra distrikto Saksa Svislando-Orienta Ercmontaro. La loĝloko situas en la okcidento de la regiono Saksa Svislando, la germana parto de la Elba Grejsmontaro dekstre de rivero Elbo, proksime al la limo al Ĉeĥio.
Al ĝi apartenis la partoj Lichtenhain, Altendorf, Mittelndorf, Ottendorf kaj Saupsdorf.