Kishuta, slovake Malá Huta estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Sátoraljaújhely. Kis kaj malá signifas: malgranda, kiu faras diferencon de la ceteraj "huta".

Malnova domo en Kishuta
Keloj en Kishuta

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Kishuta situas sur deklivoj, meze de sakovojo. Pálháza troviĝas 4, Miskolc 90 kilometrojn.

Historio redakti

Slovakoj fondis vitrofarejon, pri kiu la unua mencio devenis el 1792 laŭ nomo "Nova Huta". La nuna nomo uziĝas ekde 1905. Vilaĝservoj estas 2 vendejoj, drinkejo, migra poŝto.

Vidindaĵoj redakti

  • romkatolika preĝejo omaĝe al Nomo de Dipatrino (Virga Maria)
  • tutlanda turista vojeto
  • arbara fervojeto

Komunumoj pri huta (=vitrofarejo) en Hungara reĝlando redakti

Almaszeghuta Háromhuta Kishuta Murányhuta Nagyhuta
Répáshuta Szalánchuta Vágáshuta

Fontoj redakti

  • hungara kaj germana Vikipedioj
  • Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
  • www.vendegvaro.hu
  • www.menet.hu