Kisjakabfalva
Kisjakabfalva [kiŝjakabfalva], germane Jackfall estas malgranda vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Siklós. La loknomo signifas: vilaĝo de malgranda Jakobo.
Bazaj informoj
redakti- Areo: 7 km²
- Koordinatoj de tutmonda loktrova sistemo: 45.8944/18.4376
- Loĝantaro: 120
- Poŝtkodo: 7773
- Telefonprefikso: 72
Situo
redaktiKisjakabfalva situas sur ebenaĵo, fine de sakovojo. Villány troviĝas 5, Siklós 14, Kozármisleny 22, Mohács 27 km-ojn.
Historio
redaktiLa unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1400 en formo "Zent Jacabfalua" (=Sankta Jakobovilaĝo). Dum la turka erao la vilaĝo senhomiĝis. Baldaŭe sudslavoj kaj germanoj refondis la komunumon. Inter 1918-1921 la serboj okupis Kisjakabfalva-n. Vilaĝservoj estas aŭtonomio de germanoj, junulara klubo, fiŝkaptista gastejo, migra poŝto.
Vidindaĵo
redakti- romkatolika preĝejo omaĝe al Apostoloj de Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo de 1833
- monumento pri falintoj