Klemento la 7-a

papo de la katolika eklezio

Klemento la 7-a (naskiĝis kiel Giulio di Giuliano de' Medici la 26-an de majo 1478 en Florenco, mortis la 25-an de septembro 1534 en Romo) estis papo de 1523 ĝis 1534.

Klemento la 7-a
219-a papo de la katolika eklezio
Naskonomo Giulio di Giuliano de' Medici
Pontifiko de 1523
ĝis 1534
Antaŭulo Hadriano la 6-a
Sekvanto Paŭlo la 3-a
Persona informo
Naskiĝo 26-an de majo 1478 (1478-05-26)
en Florenco
Morto 25-an de septembro 1534 (1534-09-25) (56-jaraĝa)
en Romo
Mortokialo veneno [#]
Tombo Santa Maria sopra Minerva [#]
Lingvoj latina lingvoitala lingvo [#]
Familio
Dinastio Mediĉoj [#]
Patro Juliano de Medici [#]
Patrino Fioretta Gorini; del Cittadino [#]
Idoj Aleksandro de Mediĉo vd
Ĉefepiskopo de Florenco
Dum 1513–1523
Episkopo de Embrun
Episkopo de Lavaur
Episkopo de Narbonne
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li nesingarde[1] aliancis kun Francisko la 1-a kelkajn monatojn post la malvenko de Pavio en 1525.

Tuj post la malliberigo de la reĝo, li aliĝis al la ligo de Cognac en Majo 1526, kontraŭ Karlo la 5-a. Al la ligo partoprenis ankaŭ Henriko la 8-a, Venezio kaj pluraj italaj princoj.

Karlo la 5-a, pro venĝo, sendis siajn dungitajn soldatojn batali kontraŭ la Romo. La plejparto de la soldatoj estis germanaj kaj adeptoj de Lutero.

Kiam mortis la papo, la 25-an de septembro 1534, la katolikismo ne bone fartis. La partizanoj de la papo abomenis la partizanojn de la Evangelio.

De sia kastelo Sankta-Angelo[2], li vidis Romon difektita de la luteranaj soldatoj.

En la sama periodo, Danujo, Norvegujo, Svedujo kaj Anglujo disiĝis de la katolika eklezio. La turkoj invadis la katolikan Hungarujon kaj Sulejmano la 1-a alvenis al Vieno. La ekleziaj gravuloj demandis sin ĉu malaperos katolikismo.

Klemento la 7-a opiniis, ke la Apokalipso tuj alvenos. Li petis de Mikelanĝelo ke li pentru la Lastan Juĝon sur la muro de la Siksta Kapelo.

Referencoj redakti

  1. Yves-Marie Hilaire, Histoire de la papauté, Ed. Approches Tallandier, 1996
  2. Emile Mâle, L’art religieux après le Concile de Trente, Parizo, 1932