Koisuru Meiga

japana mangao

Koisuru Meiga (japane 恋する名画 [koi suru mēga]; Esperantigite: Amataj Majstraĵoj) estas japana mangaa antologio verkita de Mimoto. Ĝi estas eldonata per Comic Flapper de Media Factory ekde 2018.

Mangao
Koisuru Meiga
Originala titolo 恋する名画
Originala lingvo Japana
Ĝenro Komedio, Dramo, Tranĉaĵo de vivo, Jurio
Aŭtoro Mimoto
Publikiginto Media Factory
Por kiu Seinen
Magazino Comic Flapper
Aperdatoj 11-a de oktobro 2018
Volumoj 2
vdr

Resumo redakti

Ĉiu ĉapitro estas mallonga, memstara rakonto kiu estas inspirita el fama pentraĵo. La gamo de ĝenroj varias multe inter la rakontoj: jen dramaj, jen bonfinaj, jen kelkaj kiu situiĝas en fantastasupernatura etoso kaj jen iu kiu esploras seksecon. Ĉe la fino de ĉiu ĉapitro estas informoj pri la pentraĵo mem, la pensoj de la aŭtoro pri ĝi kaj pri la inspiro ĝi estigis.

Pentraĵoj redakti

Ĉapitro Pentraĵo Pentristo Jaro
1 La Gioconda Leonardo da Vinci 1503 - 1506
2 La granda odalisko Jean Auguste Dominique Ingres 1814
3 Ofelio John Everett Millais 1851 - 1852
4 Itamashiki ude Okamoto Tarō 1936 (repentrita en 1949)
5 La Femme qui pleure Pablo Picasso 1937
6 Wasserschlangen I Gustav Klimt 1904 - 1907
7 La Japonaise Claude Monet 1876
8 Madonna Edvard Munch 1895 - 1902
9 Les Hasards heureux de l'escarpolette Jean-Honoré Fragonard 1767
10 Jeunes filles au piano Pierre-Auguste Renoir 1892
11 La Bohémienne endormie Henri Rousseau 1897
12 Knabineto William-Adolphe Bouguereau 1878
13 Junulino tenanta katon Fujita Tsuguharu 1949
14 Secchuu Aiaigasa Suzuki Harunobu 1767
15 La brakumo Egon Schiele 1915
16 Marilina diptiko Andy Warhol 1967
17 Junulino kun perla orelringo Johannes Vermeer 1665

Eksteraj ligiloj redakti