OKAMOTO Tarō (岡本 太郎, naskiĝis la 26-an de februaro 1911 en Kanagaŭa, mortis la 7-an de januaro 1996 en Tokio) estis artisto. Oni citas lian vorton «Arto estas eksplodo» (芸術は爆発だ, geijucu ŭa bakuhacu da).

Okamoto Tarō
Okamoto Tarō en 1953
Okamoto Tarō en 1953
Persona informo
Naskiĝo 26 Februaro 1911
en Gubernio Kanagaŭa, Japanio
Morto 7 Januaro 1996
en Keio University Hospital
Mortokialo Parkinsona malsano
Tombo Tama Cemetery
Lingvoj japana
Loĝloko Taro Okamoto Memorial Museum
Nacieco Japano
Ŝtataneco Japanio
Alma mater Universitato de Parizo • Tokyo Academy of Fine Arts • Keio Futsubu School • Keio Yochisha Elementary School
Familio
Patro Ippei Okamoto
Patrino Kanoko Okamoto
Parencoj Toshiko Okamoto
Okupo
Okupo skulptisto • pentristo • artistoverkistofotisto • ceramikisto
Verkoj Tower of the Sun
Myth of Tomorrow
Q11473107
Konata kiel Artisto(Pentraĵoj, murpentraĵoj, skulptaĵoj, artteorio)
vdr

Li alvenis Parizon en decembro 1929. Li unuafoje publikigis siajn artaĵojn ĉe la Salon des surindépendants (arta ekspozicio) en 1932. Li lernis en liceo kaj studis en Universitato de Parizo de 1930 ĝis 1940. Lia unua celo estis studi pentrarton. Sed li same interesiĝis pri etnologio, filozofio kaj sociologio. Dum la tempo en Francio, li renkontiĝis kun Pablo Picasso, Georges Bataille, Max Ernst, Marcel Mauss, ktp. Dum tiu periodo, li ankaŭ estiĝis membro de sekreta societo Acephale, fondita de Bataille, paralele kun la samnoma revuo.

Post sia sperto en Francio, li produktis plurajn gravajn artaĵojn post la dua monda milito. Lia plej konata laboro en Japanio estas verŝajne la Turo de la Suno (太陽の塔, Taiyō no tō), la totemsimbolo de la Internacia Ekspozicio de 1970. Li ankaŭ skribis multajn verkojn por klarigi sian koncepton de arto.

Vidu ankaŭ redakti