Kontakt (animacia filmo)

Kontakt (ruse Контакт) estas mallonga sovetia animacia filmo, kiu estis kreita en 1978 en studio Soyuzmultfilm kaj reĝisorita fare de Vladimir Tarasov. La filmo longdaŭras 612 sekundojn.

Kontakt
mallonga movbildo
Originala titolo Контакт
Originala lingvo rusa lingvo
Kina aperdato 1978
Ĝenro sciencfikcia filmo, sciencfikcio
Kameraado Kabul Rasulov
Reĝisoro(j) Vladimir Tarasov
Scenaro Oleksandr Kostynskyi
Muziko de Nino Rota
Produktinta firmao Soyuzmultfilm
IMDb
vdr

Kultura fono redakti

Fidela al la tradicioj de sciencfikcio, Vladimir Tarasov filmis sian duan filmon - "Kontakto". En sciencfikcio, ĝis tiu tempo, jam delonge establiĝis bonevoluinta tradicio de verkoj pri la unua kontakto inter reprezentantoj de malsamaj civilizoj, pri la problemoj kiuj povas aperi en la procezo, kaj pri manieroj solvi ilin. En la animacia filmo de V. Tarasov, ĉi tiu temo estas solvita en lirika, ironia formo, kaj igita simbola parabolo pri kiel muziko helpas trovi komunan lingvon. Tiu ĉi temo - trovi komunan lingvon - fariĝis unu el la ĉefaj temoj de liaj verkoj. Iam en konversacio li nomis la animacion "la Esperanto de la tuta homaro". Lia tuta laboro estas dediĉita al la serĉo de ĉi tiu universala lingvo de kulturo. [1]

Intriga resumo redakti

Pentristo promenas en la naturo ekster la urbo. Kiam li kuŝas sur la herbejo kaj zumas melodion nomatan Speak Softly Love, tiam granda kosmoŝipo subite alteriĝas apud li. Tiu melodio fare de la komponisto Nino Rota estas la temmelodio de la filmo "The Godfather". Post mallonge eksterterano eliras el la kosmoŝipo, kiu prenas bildojn de la plantoj kaj bestoj proksime de la alteriĝoloko kaj provas komuniki kun la pentristo. La pentristo estas timema kaj forkuras kaj la eksterterano sekvas lin. La pentristo falas de klifo, kuŝas sur la herbejo kaj imagas, ke la eksterterano kaptos lin por malliberigi lin en kaĝon. La eksterterano staras apud la pentristo kaj provas zumi la saman melodion, sed faras erarojn. Kiam la eksterlandano instruas al li la ĝustan melodion la pentristo ekkomprenas ke la eksterterano ja estas amikema kaj ili daŭre piediras kune man-en-mano.

Notindas ke ne estas parolado en iu ajn lingvo en la filmo. Ĉiu komunikado estas farita per mangestoj, vizaĝrigardoj kaj melodioj; La eksterterano ankaŭ provas ŝanĝi sian formon en la figurojn de bestoj kaj objektoj kiujn li vidas en sia ĉirkaŭaĵo.

La filmo ankaŭ prezentas la arogantan sintenon de la homo al la naturo: kiam la pentristo rigardas papiliojn kaj birdojn, li imagas la papilion ripozanta sur pinglopunto en kolekto de insektoj kaj la birdon en kaĝo. Tiel li opinias ke la eksterterano rigardas lin sammaniere, kiel specimeno.

Muziko redakti

La melodio de Nino Rota estas ludita en la filmo adaptita fare de diriganto Paul Morea, kies kolekto de malpeza muziko estis ofte aŭditaj en Sovetunio tiutempe. Aldone al la temkanto, la malferma sceno kaj la ĉassceno estas akompanitaj per la ĵazmuziko de George Gershwin aranĝita fare de Leonid Cizik.

La filmo "The Godfather" ne estis spektebla en Sovetunio, kaj la melodio estis konata de sovetianoj ĉefe el ĉi tiu filmo.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti