Kordinstrumento

(Alidirektita el Korda instrumento)

Kordinstrumento estas muzika instrumento kiu produktas muzikon per vibrantaj kordoj. Estas tri ĉefaj metodoj por vibrigi la kordojn de kordinstrumento: per pinĉado, arĉo aŭ frapado.

Aspekto flanka kaj antaŭa de violonĉelo.
Gadulko.

Metodoj de kordinstrumenta ludado redakti

Per plukado aŭ pinĉado redakti

 
Moodswinger, 2006, Yuri Landman

Instumentoj kiel la gitaro (inkl. ĉarango k.a. tipoj), harpo kaj citro estas ludataj pluke aŭ pinĉe, per la fingrodikfingro, aŭ per ilo kiel plektro. Vidu la artikolojn plukinstrumento kaj ponteto.

Per arĉo redakti

Instrumentoj de la violono familio estas ofte ludataj per movo de arĉo trans la kordoj. Tamen, okaze, tia instrumento estas pinĉata kiel gitaro. Gambovjolo, vjolo estas ekzemploj tiutipe.

Per frapado redakti

Eblas produkti sonon el kordo per frapado. La ĉefa instrumento de ĉi tiu kategorio estas la piano. La instrumentoj el tiu grupo apartenas al la klavarinstrumento, kvankam ne ĉiuj klavarinstrumentoj estas kordinstrumentoj, ĉar estas iuj, kiuj produktas sonojn per tuboj (orgeno) aŭ elektre.

Kordinstrumentoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildaro redakti