Kordinstrumento

(Alidirektita el Kordinstrumentoj)

Kordinstrumento estas muzika instrumento kiu produktas muzikon per vibrantaj kordoj. Estas tri ĉefaj metodoj por vibrigi la kordojn de kordinstrumento: per pinĉado, arĉo aŭ frapado.

Aspekto flanka kaj antaŭa de violonĉelo.
Gadulko.

Metodoj de kordinstrumenta ludado

redakti

Per plukado aŭ pinĉado

redakti
 
Moodswinger, 2006, Yuri Landman

Instrumentoj kiel la gitaro (inkl. ĉarango k.a. tipoj), harpo kaj citro estas ludataj pluke aŭ pinĉe, per la fingrodikfingro, aŭ per ilo kiel plektro. Vidu la artikolojn plukinstrumento kaj ponteto.

Per arĉo

redakti

Instrumentoj de la violono familio estas ofte ludataj per movo de arĉo trans la kordoj. Tamen, okaze, tia instrumento estas pinĉata kiel gitaro. Gambovjolo, vjolo estas ekzemploj tiutipe.

Per frapado

redakti

Eblas produkti sonon el kordo per frapado. La ĉefa instrumento de ĉi tiu kategorio estas la piano. La instrumentoj el tiu grupo apartenas al la klavarinstrumento, kvankam ne ĉiuj klavarinstrumentoj estas kordinstrumentoj, ĉar estas iuj, kiuj produktas sonojn per tuboj (orgeno) aŭ elektre.

Kordinstrumentoj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti

Bildaro

redakti