Konstantin (Kostja) ZETKIN (14a de Aprilo 1885 - Septembro 1980) estis germana[1] kuracisto, sociala ekonomikisto kaj politika aktivulo, juddevena.

Kostja Zetkin
Persona informo
Naskiĝo 14-an de aprilo 1885 (1885-04-14)
en 14-a arondismento de Parizo
Morto 1-an de septembro 1980 (1980-09-01) (95-jaraĝa)
en Halfmoon Bay
Alma mater Humboldt-Universitato en Berlino • Karls-Gymnasium Stuttgart
Familio
Patro Ossip Zetkin
Patrino Clara Zetkin
Frat(in)o Maxim Zetkin
Okupo
Okupo politikistokuracisto
vdr

Li estis filo de Clara Zetkin, pioniro de la politika maldekstro en Germanio. Dum ioma tempo, li estis koramiko de alia pioniro, nome Roza Luksemburg.[2]

Vivo redakti

Ankaŭ la patro de Kostja, Ossip Zetkin (1850-1889), estis revoluciulo el la rusa movado Narodnik, rifuĝinta en Leipzig, kie li renkontiĝis kun la instruistino Clara Eißner. Li devis foriri al Parizo, kien venis post du jaroj Clara Eißner, kiu adoptis lian familinomon, kvankam ili neniam geedziĝis.​ Iliaj du filoj, nome Maxim kaj Kostja, naskiĝis en 1883 kaj 1885 respektive. Post la morto de Ossip, en 1891, Clara Zetkin translokiĝis al Stuttgart, kaj tie vivis la familio ĝis meze de la 1920-aj jaroj; Kostja kaj lia pli aĝa frato edukiĝis, dum ilia patrino faris politikan kaj ĵurnalisman karieron, nome en la Socialdemokratia Partio de Germanio (SPD) kaj en la feminisma gazeto Die Gleichheit.

Tiukadre Kostja Zetkin konis la aktivulinon Roza Luksemburgo kaj ili estiĝis koramikoj en 1907, kio pluis ĝis lia rekrutigo en 1915, kvankam ili plue restis amikoj dumvive.[3]​ Li almenaŭ parte pro rekomendo de Luksemburg studis Socialan Ekonomikon, sed iam Kostja Zetkin ŝanĝis celon al studado de Medicino (same kiel lia frato).​[1]

La milito deklariĝis en Julio 1914 kaj la 5a de Marto 1915, antaŭ finkompletigi siajn studojn de Medicino, Kostja Zetkin estis rekrutita en la armeo. Li estis kuracista oficiro en la Okcidenta Fronto, kaj partoprenis en la Batalo de Somme, en Verdun kaj en Reims. Li ricevis la Feran Krucon (duaklasan) kaj post la milito restudadis kaj aprobis sian ekzamenadon en 1923.[1]

Post 1923, la patrino, kvankam politike aktiva, ekmalsaniĝis kaj li zorgis ŝin. Dum la 1920-aj kaj komence de la 1930-aj jaroj Kostja Zetkin vivis dum ioma tempo kun Nadja von Massov.[1]​ (Roza Luksemburg estis murdita komence de 1919.) En 1923, Kostja Zetkin estis kun-iniciatinto, kun Karl Korsch, György Lukács kaj Richard Sorge, de la fondo de la Instituto de Sociala Esplorado ("Institut für Sozialforschung"/IFS) en la Universitato de Frankfurto.[4]

Post la falo de la Vajmara Respubliko, la nacilsocialistoj enpoviĝis en Januaro 1933 kaj tuj transformis Germanion en ŝtato aŭtoritatema kaj unupartia. Judoj kaj komunistoj estis celo de la ŝtata persekutado, speciale post la incendio de la Reichstag en Februaro 1933. Clara Zetkin estis altranga komunisto kaj Ossip Zetkin estis estinta judo. Kostja Zetkin devis foriri al Sovetunio, kie la frato de Kostja, nome Maxim, estis laborante kiel kuracisto ekde 1920. Ankaŭ Clara Zetkin estis loĝinta en Moskvo kaj tie zorgita de Maxim inter 1924 kaj 1929.[1]

Clara Zetkin mortis en 1933 ĉe Arĥangelskoje, proksime de Moskvo. Kiel altranga komunisto, amikino de Roza Luksemburg kaj feminista aktivulino dum jardekoj, Clara Zetkin ĝuis favoran konsideron en Moskvo, sed Kostja Zetkin malkonsentis kun la aŭtoritatoj pri la publikigo elekta de granda kolekto de tekstoj el la mortinta patrino.[1] La stalinisma Granda purigo jam estis okazanta kaj li elmigris denove, tiam al Prago, kie li laboris kiel kuracisto. Tie Kostja Zetkin restis ĝis 1938.[5] Tie li edziĝis al Gertrude Bardenhewer kaj post la Germana okupo de Ĉeĥoslovakio ili ekziliĝis. En Francio post la germana invado Kostya estis malliberigita dum kvar monatoj en sudfrancia koncentrejo. Finfine Kostja kaj Gertrude sukcesis fuĝi tra Hispanio (kaj probable Portugalio) al Usono. Tie ili suferis malfacilaĵojn pro ilia komunisma pasinteco persekutita de la Makartiismo, kion pliakrigis la revenon de la frato Maxim al la Orienta Germanio. La geedzoj mortis en Usono komence de la 1980-aj jaroj.

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 «Findbuch Q1/59». "Über die Familie Mayer, deren Familienunterlagen im vorliegenden Bestand zum Teil verwahrt werden...Da der Bestand zu einem wesentlichen Teil aus Briefen von Clara Zetkin und deren Sohn Konstantin (Kostja) Zetkin an die Familie Mayer besteht, soll auch kurz auf Clara Zetkin und deren Sohn eingegangen werden...". Landesarchiv Baden-Württemberg, Stuttgart. Decembro 2008. Konsultita la 11an de Septembro 2017.
  2. Jörn Schütrumpf (2a de Januaro 2013). «Nicht gegen Russland». Clara Zetkin und die Kommunistische Internationale. Neues Deutschland, Berlin. Konsultita la 11an de Septembro 2017.
  3. «Heute war mir Dein süßer Brief ein solcher Trost». Rosa-Luxemburg-Stiftung Gesellschaftsanalyse und politische Bildung e. V., Berlin. Konsultita la 12an de Septembro 2017.
  4. Prof. Rolf Hecker (Junio 1999). «Es begann mit einem Theorieseminar in Thüringen». 75 Jahre Frankfurter Schule Die Grünberg Epoche. ND 26./27. Arbeitskreis Kapitalismus aufheben (Trend Onlinezeitung). Konsultita la 11an de Septembro 2017.
  5. Joe Harrison (Januaro 2013). «Kostya and Gertrude Zetkin: The Russian Revolution Comes to Pender Harbour» 265. Harbour Spiel, The Independent Voice of Pender Harbour & Egmont since 1990. pp. 16-21. Konsultita la 11an de Septembro 2017.