Krásnovce situas en la plej griza distrikto

Bazaj informoj redakti

Krásnovce, hungare Karaszna estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Michalovce. Ĝis 1899 la oficiala hungara nomo estis Krásznóc.

Situo redakti

Krásnovce situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, ĉefvojo Michalovce-Sečovce preteriras, laŭ fervojo Trebišov-Michalovce. La lasta troviĝas 4 km-ojn.

Historio redakti

La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1403 en formo "Crasna". En 1566 armeo de la Habsburgoj parte bruldetruis la vilaĝon. En 1831 la loĝantoj partoprenis en ribelo ĥolero. Fine de la 19-a jarcento multe migris al Ameriko. En 1910 loĝis en Karaszna 513 da homoj, (459 slovakoj, 44 germanoj, 9 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Karaszna apartenis al Hungara Reĝlando, al Zemplén (reĝa departemento), al distrikto de Nagymihályi, poste al Ĉeĥoslovakio, fine dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1942 la judoj estis deportitaj. En 2001 loĝis en Krásnovce 583 da homoj, (574 slovakoj, po 2 hungaroj, ĉeĥoj, rutenoj kaj ukrainoj).

Vidindaĵoj redakti

  • ligna sonorilstablo de 2000
  • juda tombejo

Eksteraj ligiloj redakti