Kristoforo Celario
Kristoforo Celario, Christophorus Cellarius, kiel plaĉis al li laŭ la latinlingva modo tiama, (1638-1707, en germana denaske: Cristoph Keller aŭ pli ĝuste Christoph Martin Keller), estis germana historiisto kaj profesoro de retoriko kaj historio en la Universitato de Halle. Li fundamente estis konata pro la enkonduko de la klasika divido de la Epokoj de la Historio: nome Antikva, Meza kaj Moderna.
Kristoforo Celario | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Cellarius |
Naskiĝo | 22-an de novembro 1638 en Schmalkalden |
Morto | 4-an de junio 1707 (68-jaraĝa) en Halle |
Lingvoj | latina • germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | Friedrich-Schiller-Universitato Jena Universitato de Gießen |
Okupo | |
Okupo | filologo klasikisto pedagogo universitata instruisto historiisto orientalisto |
Li faris tion por la unua fojo en lernolibro pri Antikva Historio eldonita en 1685, kaj ties sukceso kondukis al ties ripeto en alia, pli disvastigita, titolita Historia Medii Aevi a temporibus Constanini Magni ad Constaninopolim a Turcis captam deducta (Jena, 1688).[1] La sukceso de tiu klasigo rilatas al la facila kompreno de la du limoj inter la tri epokoj, nome la falo de la Romia Imperio kaj la Renesanco. Tamen tiu distingo estis uzita jam de du fakuloj el la Renesanco, nome Leonardo Bruni kaj Flavio Biondo.
Notoj
redaktiBibliografio
redakti- Johann Wolfgang von Goethe, Memoirs of Goethe, Cellarius, Presita por Henry Colburn (London), 1824.