Krivá
Krivá (hungare Kriva) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Krivá | |
hungare: Kriva | |
municipo | |
Vido al Krivá kun rivero Oravo
| |
|
|
Oficiala nomo: Krivá | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Žilina |
Distrikto | Distrikto Dolný Kubín |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Oravio |
Montaro | Oravia montetaro |
Ŝoseo | Eŭropa vojo 77 E77 |
Rivero | Oravo |
Situo | Krivá |
- alteco | 550 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 17′ 03″ N 19° 28′ 38″ O / 49.28417 °N, 19.47722 °O (mapo) |
Areo | 18,877031 km² (1 887,7 ha) |
Loĝantaro | 819 (31.12.2010) |
Denseco | 43,39 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1575 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 027 55 |
Telefona antaŭkodo | +421-43 |
Aŭtokodoj | DK |
NUTS | 509761 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Žilina
| |
Vikimedia Komunejo: Krivá | |
Retpaĝo: www.kriva.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Situo
redaktiKrivá situas laŭ rojo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Vrútky-Trstená. Tvrdošín troviĝas je 11, Dolný Kubín je 20, Žilina je 86 km.
Historio
redaktiLa unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1575 en formo "Krywa". En 1899 la oficiala hungara loknomo iĝis Somliget pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Kriva 622 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Árva (reĝa departemento), al distrikto de Tvrdošín, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Krivá 775 homoj, (escepte unun ĉiuj slovakoj).