Terkrusto

plej ekstera ŝtona tavolo de la Tero
(Alidirektita el Krusto de la Tero)

La terkrusto estas la ekstera, solida tavolo de la tero. Ĝi kompareblas, koncerne sian dikecon, al pomo kun ties ŝelo. Sub ĝi kuŝas la solida ĝis tenaca termantelo, kaj 2900 km pli profunde la plejparte likva terkerno.

transiro de kontinenta al oceana terkrusto je kontinenta rando (prezentado simpligita)

La terkrusto kunmetiĝas el mozaiko de multaj terplatoj, kies moviĝon (po 2-10 centimetroj en jaro) priskribas la teorio de la platotektoniko. Tertremoj ekestas, kiam tensioj je la petrolimoj aŭ terplatoj puŝsubite solviĝas.

Diko redakti

 
sekco de la tero:
1 terkrusto (oceana kaj kontinenta krusto, dika 0 ĝis pli ol 80 km), 2 termantelo (supra mantelo inkluzive de la astenosfero (5), kaj suba mantelo), 3 terkerno (3a kaj 6 ekstera, likva kerno, 3b kaj 7 ena, solida kerno - 4 litosfero, do terkrusto kaj supra mantelo

La limo inter terkrusto kaj suba termantelo estas la Malkontinuo de Mohorovičić (mallongite Moho), kies profundo varias de loko al loko. Ĝi estas kutime ĉirkaŭ 35km sub la surfaco, do kutime la terkrusto estas ĉ. 35km dika; sed la terkrusto povas esti multe pli dika, ĝis 80-90km sub kelkaj montaraj areoj, kaj multe pli maldika, eĉ malpli ol 10km, sub la oceanoj.

Konsisto redakti

Konsisto de la terkrusto
oksigeno 47 %
silicio 28 %
aluminio 8 %
fero 4,5 %
kalcio 3,5 %
kalio 2,5 %
natrio 2,5 %
magnezio 2 %
titano 0,5 %
hidrogeno 0,2 %
karbono 0,2 %
aliaj <1 %


Esplorhistorio redakti

La detala esploro pri la terinterno komenciĝis antaŭ proksimume 200 jaroj. Sed jam la grekaj naturfilozofoj pensadis pri la strukturo de la tero, Newton kalkulis ĝian platiĝon per simpla fizika modelo, kaj ankaŭ vulkanismo kaj tertremo jam frue permesis kelkajn konkludojn. Ĉirkaŭ 1900 fine evoluis la modernaj mezurmetodoj de la gravimetrio, de la sismologio kaj de la geomagnetiko.

En 1909 la kroata sciencisto Andrija Mohorovičić eltrovis ke la konduto de iuj sismaj ondoj postulis la ekziston de subita ŝanĝo en la denso de la profundaj rokoj. Tiu malkontinuo, konfirmita de la postaj esploroj, portas nun lian nomon (Malkontinuo de Mohorovičić).

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • Laszlo Egyed, Physik der festen Erde ["fiziko de la firma tero"], 370 p., Akadémiai Kiadó, Budapeŝto 1969.
  • Karl Ledersteger, Astronomische und physikalische Geodäsie ["astronomia kaj fizika geodezio"], 871 p., J.E.K. volumo 5, eldonejo J. B. Metzler, Stutgarto 1969.
  • Walter Kertz, Einführung in die Geophysik, Teil I ["enkonduko en la geofizikon, parto 1"], Hochschul-TB, 240 p., akademia eldonejo Spektrum 1970/1992.
  • F. Press, R. Siever, Understanding Earth ["komprenante la teron", popularscienca], eldonejo W. H. Freeman, Novjorko 2000.

Eksteraj ligiloj redakti