Krzysztof KOMEDA (denaske Krzysztof Trzciński; 27a de Aprilo 1931 – 23a de Aprilo 1969) estis pola komponisto de filmomuziko kaj ĵazo-pianisto. Li estis eble plej bone konata pro sia laboro por filmoj, ĉar Komeda verkis la muzikon por la filmoj de Roman Polanski Tranĉilo en akvo (1962), Cul-de-sac (1966), The Fearless Vampire Killers (1967), kaj Rosemary’s Baby (1968). La albumo de Komeda nome Astigmatic (1965) estas ofte konsiderata unu el la plej gravaj albumoj de eŭropa ĵazo.

Krzysztof Komeda
Persona informo
Aliaj nomoj Komeda • Krzysztof Komeda
Naskiĝo 27-an de aprilo 1931 (1931-04-27)
en Poznano,  Dua Pola Respubliko
Morto 23-an de aprilo 1969 (1969-04-23) (37-jaraĝa)
en Varsovio,  Pola Popola Respubliko
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Medicina Universitato en Poznań
Familio
Edz(in)o Zofia Komedowa
Okupo
Okupo komponisto • ĵazpianisto • filmkomponisto • diskografa artisto • laryngologist
TTT
Retejo https://www.komeda.pl/
http://www.komeda.pl/
vdr

Aliaj filmoj kun muziko de Komeda estis Niewinni czarodzieje (1960) de Andrzej Wajda, Do widzenia, do jutra... (ankaŭ 1960) de Janusz Morgenstern, Kattorna (1965) kaj aliaj de Henning Carlsen, ktp. Dum la 1960-aj jaroj li partoprenise n muzikfestivaloj tra tuta Eŭropo. En 1968 li setliĝis en Los-Anĝeleso, Usono, por labori ĉe Roman Polanski.

En Decembro 1968, en Los-Anĝeleso, Komeda suferis tragedian akcidenton kiu rezultis en hematomo en la cerbo. Li estis fopelita el krutaĵo fare de la verkisto Marek Hłasko dum drinkadfesto. Roman Polański menciis en siaj memoroj, ke kiel rezulto de amikeca kverelo kun Marek Hłasko, Komeda falis kaj suferis kapvundojn. Medicina traktado en la usona hospitalo ne savis sian vivon. Transportita hejmen al Pollando en komato kaj en mortonta stato, li mortis en Aprilo 1969, estante nur 37-jaraĝa. Hlasko mem ankaŭ mortis ĝuste du monatojn poste, estante 35-jaraĝa.

Albumoj redakti

  • I Sopot Jazz Festival 1956 (Muza)
  • Crazy Girl (1962, Muza)
  • Etiudy Baletowe "Ballet Etudes" (1963, Metronome)
  • Jazz Jamboree'64 vol. 2 (1964, Muza)
  • Astigmatic (1966, Muza)
  • Le Depart (1967, Philips)
  • Meine süsse europaische Heimat (c.1967–1968, Columbia [EMI Germany])
  • Cul-De-Sac (1966, Polydor)
  • Rosemary's Baby (1968, Paramount)
  • The Riot (1968)

Eksteraj ligiloj redakti