Kuchyňa
Kuchyňa (hungare Konyha [konjha] germane Kuchel) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Bratislavo, en Distrikto Malacky.
Kuchyňa | |
hungare: Konyha, germane: Kuchel | |
municipo | |
Preĝejo en Kuchyňa
| |
Oficiala nomo: Kuchyňa | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Bratislavo |
Distrikto | Distrikto Malacky |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Záhorie |
Montaro | Malgrandaj Karpatoj |
Rivero | Malina |
Situo | Kuchyňa |
- alteco | 252 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 24′ 17″ N 17° 09′ 24″ O / 48.40472 °N, 17.15667 °O (mapo) |
Areo | 45,13 km² (4 513 ha) |
Loĝantaro | 1 672 (31.12.2011) |
Denseco | 37,05 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1206 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 900 52 |
Telefona antaŭkodo | +421-2 |
Aŭtokodoj | MA |
NUTS | 508021 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Bratislavo
| |
Vikimedia Komunejo: Kuchyňa | |
Retpaĝo: www.obeckuchyna.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Situo redakti
Kuchyňa situas laŭ rojo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Zohor-Plavecký Mikuláš. Malacky troviĝas je 15 km.
Historio redakti
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1206. En la 14-a jarcento fortikaĵo konstruiĝis, kiu ruiniĝis post 2 jarcentoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Konyha 1767 homoj, (slovakoj en majoritato, germanoj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Pozsony, al distrikto de Malacky, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Kuchyňa 1597 homoj, (1568 slovakoj).
Vidindaĵoj redakti
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Nikolao de 1701
- kapeloj omaĝe al Sankta Anna, Dipatrino kaj Sankta Roĥ pli frue konstruiĝis, ol la preĝejo
- ruinoj de la fortikaĵo de la vilaĝo 3,5 km.