Kumi, ankaŭ literumita Gumi, (koree 구미시, laŭ ĉinaj literoj 龜尾市) estas urbego en Sud-Koreio.

Kumi
urbo en Sud-Koreio • dua-nivela administra teritoria unuo • urbego
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 421 075  (2015) [+]
Loĝdenso 682 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 13′ N, 128° 21′ O (mapo)36.21128.35444444444Koordinatoj: 36° 13′ N, 128° 21′ O (mapo) [+]
Areo 617,28 km² (61 728 ha) [+]
Kumi (Suda Koreio)
Kumi (Suda Koreio)
DEC
Situo de Kumi

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gumi [+]
vdr
Urbodomo de Kumi
Stacidomo de Kumi

Bazaj informoj

redakti

Geografio

redakti
 
Reloj kaj vojo en Kumi
 
Teknologia instituto de Kumi
 
Domoj en Kumi

Kumi situas en la meza parto de la lando laŭ rivero en montara regiono. Seulo troviĝas 202 km [1].

Historio

redakti

Dum la historio tiu areo apartenis al pluraj regnoj. La unua mencio okazis en 1914 kaj la urbiĝo okazis en 1978. En la 1960-aj jaroj Kumi evoluis el malgranda kampara urbo al unu el la plej grandaj industriaj centroj de la lando. En 1995 proksimaj areoj aliĝis al la urbego.

Ekonomio

redakti

Kumi estas industria centro de la lando kun multaj firmaoj, inkluzive de Samsung, Daewoo kaj LG Group. La primaraj industrioj estas la elektroniko, tekstiloj, fibroj, kaŭĉuko, plasto- kaj metalproduktoj. En la urbego 1,772 firmaoj laborigas pli ol 80,000 laboristojn. La lokaj agrikulturaj produktoj inkluzivas rizojn, akvomelonojn, aliajn fruktojn kaj fungojn.

Laborakcidento

redakti

En 2012 laboristoj malŝarĝis acidon, kiam eksplodo okazis. 5 homoj mortis kaj 4,260 homoj ricevis kuracistan kontrolon en lokaj hospitaloj. Loka rizo kaj vinberkultivaĵoj estis detruitaj pro la acido, ĉirkaŭ 3,200 brutaro estis eksponita kaj 1,000 veturiloj havis difektojn.

Trafiko

redakti

Kumi estas ligita voje kaj fervoje al la ceteraj landopartoj.

Klimato

redakti

En Kumi la jara averaĝa temperaturo estas 12,5 °C. En la plena jaro oni mezuras precipitaĵojn averaĝe 1,073 mm. En ĉiuj monatoj pluvas (aŭ neĝas), sed inter junio-septembro pli ofte pluvas.

 
Statuo en Kumi
 
Poŝtejo en Kumi

Vidindaĵoj

redakti

Famuloj

redakti

Ĝemelurboj

redakti

Fontoj

redakti