La kvinpinta stelo estas simpla geometria formo de stelo kun kvin idente aranĝitaj pintoj, kiuj do ĉiuj prenas 72 gradojn de la imagita centro de la formo. Ĝia uzo havas longan historion, ekzemple en la mezepoka Eŭropo ĝi, ofte neologisme per grekaj vorteroj nomita "pentagramo", konsideriĝis mistera simbolo de alĥemio kaj sorĉado. Foje por internaciaj simboloj la kvin pintoj estas simboloj de kvin homloĝataj kontinentoj: Afriko, Ameriko, Azio, Eŭropo kaj Oceanio.

La ruĝa stelo
La verda stelo

Laŭ koloroj redakti

Nun la stelo ofte uziĝas en flagoj kaj blazonoj, kaj havas diversajn simbolecojn depende de la koloro:

  • nigra stelo kutime konsideratas simbolo de anarkiismo, sed ankaŭ de tutafrikismo kaj partikulare de Ganao, kaj tial ĝi aperas en multaj oficialaj simboloj de tiu lando, en partioj kaj instancoj de la gvinegolfaj landoj kiuj iam estis portugalaj kolonioj ktp., kaj kompreneble

Krome kvinpintaj steloj ankaŭ oftas en flavaj - ekzemple en la flago de Ĉinio - kaj blankaj - ekzemple en la flago de Usono aŭ en la intence simile aranĝita flago de Liberio - koloroj, tiam sur malhelaj fonoj por havi klare videblan kontraston.

La sespinta stelo redakti

La sespinta stelo (ofte neologisme per grekaj vorteroj nomita "heksagramo"), same regule aranĝita kun ses idente aranĝitaj pintoj, kiuj do ĉiuj prenas 60 gradojn de la imagita centro de la formo, kaj komprenebla kiel du trianguloj metitaj unu la alian, kompreneble estas tute alia geometria formo kun malsama simboleco: ĝi kutime nomatas davida stelo, estas la tradicia simbolo de judeco kaj nun ankaŭ de la juda ŝtato Israelo. Ĝin eblas bildigi en diversaj koloroj, rilate al Israelo kutime temas pri la naciaj koloroj bluo kaj blanko, krom en la simbolo de la organizaĵo Ruĝa Davida Stelo, la nacia kriza, katastrofa, ambulanca kaj sango-banka servo de Israelo, kie ĝi evidente estas ruĝa, kiel referenco al la origine kristandevena simbolo Ruĝa Kruco. Tamen ankaŭ tiu baza geometria simbolo havas pli kompleksan historion, havis signifon en mezepoka alĥemio kaj interalie estas tradicia simbolo de bierfarejoj en meza Eŭropo.

Jen iuj naciaj flagoj (kaj unu internacia) kun kvinpintaj steloj redakti