L'Île-Saint-Denis
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon L'Île-Saint-Denis (Tramtransporto en Parizo). |
L’Île-Saint-Denis [lil sɛ̃ dəni] estas franca komunumo kaj insulo en la departemento Seine-Saint-Denis, en la regiono Francilio. Ĝi havis 7 025 loĝantojn en la jaro 2010[1].
L’Île-Saint-Denis | ||
---|---|---|
![]() La urbodomo | ||
Administrado | ||
Lando | ![]() | |
Regiono | Francilio | |
Departemento | Seine-Saint-Denis | |
Arondismento | Saint-Denis | |
Kantono | Saint-Denis-Sudo | |
Komunumaro | Communauté d'agglomération Plaine Commune | |
Urbestro | Michel Bourgain (2008–2014) | |
Insee-kodo | 93039 | |
Poŝtkodo | 93450 | |
Demografio | ||
Loĝantaro | 7 025 (2010) | |
Loĝdenso | 3 968,9 loĝ./km2 | |
Geografio | ||
Koordinatoj | 48° 56′ N, 2° 20′ O (mapo)48.935832.33972Koordinatoj: 48° 56′ N, 2° 20′ O (mapo) | |
Alteco | 22 ĝis 33 m | |
Areo | 1,77 km2 | |
Situo | ||
GeografioRedakti
La teritorio de L’Île-Saint-Denis kovras la insulon Saint-Denis, kiu situas en la rivero Sejno, kelkajn kilometrojn norde de Parizo. Ĝi havas arkan formon kaj estas proksimume 200 m larĝa kaj 6 km longa.
Ĝi frontas oriente al Saint-Ouen, Saint-Denis kaj Épinay-sur-Seine, kaj okcidente al la departemento Hauts-de-Seine (Asnières-sur-Seine, Gennevilliers kaj Villeneuve-la-Garenne).
Ĝi estas konektita al aliaj teritorioj per tri grupoj de pontoj. Aŭtoŝosea ponto de la vojo A86 superiras L’Île-Saint-Denis, sed ne ebligas iri tien rekte.
ReferencojRedakti
- ↑ Insee. Populations légales 2010 - 93039-L'Île-Saint-Denis (france). Alirita 20-an de junio 2013.