László Bertók [lAslO], hungare Bertók László estis hungara verkisto, poeto kaj bibliotekisto.

László Bertók
Persona informo
Naskiĝo 6-an de decembro 1935 (1935-12-06)
en Vése
Morto 14-an de septembro 2020 (2020-09-14) (84-jaraĝa)
en Pécs
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Pécsi Tanárképző Főiskola • Universitato Eötvös Loránd vd
Profesio
Okupo poeto • verkistobibliotekisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

László Bertók naskiĝis la 6-an de decembro 1935 en Vése kaj mortis la 14-a de septembro 2020.

Biografio redakti

László Bertók akiris abiturienton en Csurgó, sed dum lernado liaj poemoj aperis en ĵurnalo. Poste li eklaboris, ekzemple inter 19591965 en biblioteko de Nagyatád. En 1963 li edziĝis baldaŭe havanta filon. Inter 1959-1963 li frekventis ĉeflernejon en Pécs. En 1964 li studvojaĝis al Parizo. Poste li laboris en diversaj bibliotekoj. Ekde 1975 li apartenis al stabo de literatura revuo, post 2 jaroj li estris bibliotekon de Pécs. En 1996 li emeritiĝis. Li ricevis premion Kossuth en 2004, inter 1964-2009 ankaŭ aliajn premiojn.

Verkaro (selekto) redakti

  • prozoj, ekzemple Így élt Csokonai Vitéz Mihály (Tiel vivis Mihály Csokonai Vitéz) 1973; Így élt Vörösmarty Mihály (Tiel vivis Mihály Vörösmarty) 1977
  • 22 poemolibroj, ekzemple Lengő fényhidak 1964; Ágakból gyökér 1984; Válogatott versek (Selektitaj poemoj) 1999; A város neve (Nomo de la urbo) 2009

Fontoj redakti