László Bogár
László Bogár [lAslO bogAr], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Bogár László Miklós estas hungara ekonomikisto, politikisto, altlerneja instruisto.
László Bogár | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de aprilo 1951 (73-jaraĝa) en Miskolc |
Lingvoj | hungara • angla • franca • rusa |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Corvinus de Budapeŝto (–1973) Grammar School of Diósgyőr (en) (–1969) |
Okupo | |
Okupo | politikisto instruisto ekonomikisto ĵurnalisto |
László Bogár[1] naskiĝis la 22-an de aprilo 1951 en Miskolc.
Biografio
redaktiLászló Bogár maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1969, poste li akiris ekonomikan diplomon (MSc) en Universitato Károly Marx en 1973. Post la diplomo li praktikadis jaron en la Pezindustria Teknika Universitato, inter 1975-1986 li estis ŝtata oficisto en Miskolc, pli poste li laboris en pluraj lokoj jam en Budapeŝto. Intertempe li doktoriĝis en la universitato en 1986, li kandidatiĝis (CSc) en 1991. Inter 1978 kaj 1989 li estis membro de la Hungara Socialista Laborista Partio, tamen ekde 1987 li partoprenis en laboro de la opozicio, ĝuste tiam fortiĝanta. Inter 1990-1996 li estis parlamenta deputito, ankaŭ subministro, inter 1998-2002 li denove estis subministro. Ekde 2002 li estis docento en Kalvinana Universitato Gáspár Károli. Li edziĝis en 1972, lia edzino naskis du gefilojn en 1975 kaj 1977. Li ricevis premiojn en 2011 kaj 2020.
Elektitaj kontribuoj
redakti- A fejlődés ára. Gazdasági nehézségeink főbb okainak történeti aspektusa (1983)
- Modernizációs ciklusok (disertaĵo, 1991)
- Magyarország és a globalizáció (2003)
- A rendszerváltás bukása (2010)
- Hol vagyon a vagyon? (2015)
- Történelmi háttérkép. A szakralitástól a modernitáson át a globalitásig (2022)
Fontoj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM88378;jsessionid=597E99710BA3666DD69C7CBACECCC591 hungarlingva datenaro de muzeo