László Füzi
László Füzi [lAslO fuzi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Füzi László estis hungara instruisto, redaktoro, kritikisto, literaturhistoriisto, altlerneja instruisto.
László Füzi | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de marto 1955 (69-jaraĝa) en Lövő |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | literaturhistoriisto kritikisto universitata instruisto redaktoro ![]() |
László Füzi[1] naskiĝis la 15-an de marto 1955 en Lövő.
Biografio
redaktiLászló Füzi maturiĝis en gimnazio en Sopron en 1973, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Attila József en 1979. Post la diplomo li instruis en mezlernejo en Eger, poste ekde 1982 li estis redaktoro en revuoj. En la 2000-aj jaroj li estis ankaŭ universitata instruisto en Szeged. Lia literatura laboro specialiĝis pri László Németh kaj la ceteraj tiutempaj verkistoj. Li edziĝis en 1978, lia edzino naskis tri gefilojn inter 1980-1991. Li ricevis stipendiojn en 1983, 1992 kaj 2011, premiojn inter 1989-2013.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Szerepek és lehetőségek (studoj, 1989)
- Az irodalom helyzettudata (studoj, kritikoj, 1993)
- Kecskemét irodalomtörténete (kunaŭtoro, 2003)
- Az idő keresése (2017)
- A világ változása (2021)