Lövő
Lövő estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio en departemento Győr-Moson-Sopron, en Distrikto Sopron. La loknomo signifas hungare: pafisto.

Vilaĝdomo en Lövő
Bazaj informoj Redakti
Situo Redakti
La komunumo situas laŭ la ĉefvojo inter Sopron kaj Balatono, laŭ la fervojo Sopron-Szombathely, krome flankovojo Fertőszentmiklós-Kőszeg trairas la komunumon.
Iama lernejo en Lövő
Vojo en Lövő
Historio Redakti
En Lövő loĝis pli frue romianoj kaj avaroj. En 1241 pro la mongola invado la vilaĝo senhomiĝas. Poste bavaroj refondis la komunumon. Inter 1454-1514 Lövő iĝas kampurbo. En 1532 la turkoj detruas la vilaĝon. En 1873 incendio okazas.
Famuloj Redakti
En Lövő naskiĝis literaturhistoriisto László Füzi.
Komunumoj pri lövő (= pafisto) en Hungara reĝlando Redakti
En la frua mezepoko la pafistoj estis sagistoj.
Egerlövő | Horvátlövő | Lövő | Lövőpetri | Nyírlövő | Zalalövő |