László Gyermek [lAslo djermek], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gyermek László (naskiĝis la 15-an de marto 1926 en Budapeŝto [1] Arkivigite je 2016-08-19 per la retarkivo Wayback Machine) estas hungara-usonana farmakologo, anestezologo, profesoro, membro (ekstera (2004)) de Hungara Scienca Akademio.

László Gyermek
Persona informo
Naskiĝo 15-an de marto 1926 (1926-03-15)
en Budapeŝto
Morto 23-an de novembro 2017 (2017-11-23) (91-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kuracistoapotekisto • farmakologo
vdr

Biografio redakti

László Gyermek frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris medicinan diplomon (MD) en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1950. Li multe lernis de Albert Szent-Györgyi. Pli frue jam inter 1948 kaj 1951 li estis asistanto de Béla Issekutz, poste li laboris en farmacia esplora instituto. En 1955 li akiris sciencan gradon Ph.D antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Post falo de la Hungara revolucio de 1956 li forlasis la komunisman landon kaj li ricevis postenon en Universitato de Ĉikago. Inter 1962 - 1966 li esploris en laboratorio en Palo Alto, inter 1968-1972 li studis anestezologion en Universitato Stanford. Li instruis samloke kaj ankaŭ en Kalifornio, sed li vivis ankaŭ en Taif kaj Albuquerque. Inter 1986-2003 li esploris en Kalifornia Ŝtata Universitato en Losanĝeleso (Harbor), poste li emeritiĝis. Dum libertempo li pentras pentraĵojn, eĉ premiitajn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Pharmacology of Antimuscarinic Agents (1997)
  • A tropán váz szerepe a gyógyszerkutatásban (2005)

Fontoj redakti