László Szutter

biografio pri hungara bestokuracisto

László Szutter [lAslO suter], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szutter László estis hungara bestokuracisto, altlerneja instruisto, oficiro (kolonelo).

László Szutter
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1890 (1890-11-30)
en Potyond
Morto 8-an de majo 1973 (1973-05-08) (82-jaraĝa)
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Veterinara Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo bestokuracisto • universitata instruisto
vdr

László Szutter[1] naskiĝis en 1891 en Potyond, li mortis la 8-an de majo 1973.

Biografio redakti

László Szutter maturiĝis en gimnazio en Sopron en 1910, poste li akiris bestokuracistan diplomon en Veterinara Altlernejo de Budapeŝto en 1915. Li preskaŭ ĉiam laboris en la armeo ĉe ĉevalaroj, kie fine li atingis la altan rangon kolonelo. En 1923 li doktoriĝis en la altlernejo. Li iĝis privata instruisto en 1939 en la fakultato (iama altlernejo) kaj li ricevis la titolon titulara profesoro en 1969. Intertempe li kandidatiĝis en 1953, doktoriĝis en 1960 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Lia esplortereno estis la ĉevala okulo. Li pensiuliĝis en 1959.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Ophthalmoszkópos vizsgálatok újszülött háziállatok szemének postnatális változásairól (disertajxo)
  • Tierärztliche Augenheilkunde (kunauxtoro, 1968, japane: 1971)

Fontoj redakti

Referencoj redakti