Potyond [potjond] estas tre malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en Distrikto Csorna.

Blazono de Potyond

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Potyond situas sur ebenaĵo for de ĉefvojo, fervojo kaj rivero, laŭ traira flankovojo. La komunumo preskaŭ kontaktiĝas kun Bogyoszló. Csorna troviĝas 11, Győr 43, Budapeŝto 163 kilometrojn.

Historio redakti

La unua mencio okazis en 1256 en formo Putund. En 1594 la turkoj plene detruis la vilaĝon. En 1851 loĝis en la vilaĝo 160 katolikoj, 300 luteranoj kaj 30 judoj. En 1952 kolĥozo formiĝis.

Menciindaĵoj redakti

Vilaĝservoj estas kuracejo, biblioteko, migra poŝto. En la telefonlibro de Budapeŝto troviĝas 10 familioj havantaj la nomon Potyondi.

Vidindaĵoj redakti

  • luterana preĝdomo kun turo de 1872, en 1978 escepte la turon la tuto rekonstruiĝis
  • ligna domo de Amál ERDÉLY de 1992

Famuloj redakti

En Potyond naskigxis bestokuracisto László Szutter.

Famaj nomportantoj redakti

Fontoj redakti