László Tenk
László Tenk [lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Tenk László Miklós estas hungara pentristo.
László Tenk | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 8-an de aŭgusto 1943 en Nagybánya (Hungara reĝlando) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
László Tenk [1] naskiĝis la 8-an de aŭgusto 1943 en Nagybánya (Hungara reĝlando, nuntempe Baia Mare en Rumanio).
Biografio
redaktiLászló Tenk abiturientis en Miskolc, poste li studis en Belarta Altlernejo. Liaj plej gravaj instruistoj estis Aurél Bernáth kaj János Kmetty. Inter 1966-1968 li estis soldato, inter 1969-1971 li ricevis stipendion. Inter 1970-1975 li pentradis en artistkolonio en Debrecen, sed en la lastaj jaroj li gvidis ankaŭ la pentristan klubon en Nyírbátor. Ekde 1975 li vivas en Budapeŝto, sed li ofte vizitas malgrandajn artistkoloniojn en la lando. Li ricevis premiojn inter 1974-2011. Li edziĝis en 1970, vidviĝis en 2006, lia edzino naskis 3 gefilojn.
El solaj ekspozicioj
redakti- Budapeŝto (1966, 1975, 1992, 1997)
- Zalaegerszeg (1967)
- Debrecen (1971, 1975)
- Pécs (1980, 1988)
- Szolnok (1993, 2000)
- Szeged (1996)
El kolektivaj ekspozicioj
redakti- Debrecen (1971)
- Budapeŝto (1972, 1983, 1994, 2000)
- Salgótarján (1980)
- Szolnok (1984, 1996)
Elektitaj pentraĵoj
redakti- Felhős kép lámpával (1988)
- A romantikáról (1995)
- Tükör és ablak (2007)
- Tártkarú tavasz
- Hegyi templom
Fontoj
redakti- oficiala paĝo Arkivigite je 2018-08-30 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografieto kun foto
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2020-10-29 per la retarkivo Wayback Machine