László Vajda (reĝisoro)

László Vajda [lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vajda László [1] estis hungara reĝisoro, scenaristo. Lia origina nomo estis Weisz Lipót. Lia filo estis la samnoma László Vajda.

László Vajda
Persona informo
Naskonomo Weisz Lipót
Naskiĝo la  17-an de aŭgusto 1877(nun 1877-08-17)
en Hungario Eger (Hungario)
Morto la 10-an de marto 1933
en Germanio Berlino (Germanio)
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Lingvoj germanahungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Ladislao Vajda
Okupo
Okupo scenaristodramaturgoĵurnalistoaktoro • reĝisoro • dramaturgo
vdr

László Vajda naskiĝis la 17-an de aŭgusto 1877 en Eger, li mortis la 10-an de marto 1933 en Berlino (Germanio).

Biografio redakti

László Vajda devenis el juda familio. Li komence estis aktoro province, poste ĵurnalisto en la ĉefurbo en signifaj revuoj. Ekde 1908 li estis reĝisoro de Teatro Magyar, post 5 jaroj li estis nomumita ĉefreĝisoro. Ekde 1915 li sukcese kreis scenarlibrojn. Dum la Hungara Sovetrespubliko li estis membro de la filma politika konsilio. En 1922 li translokiĝis al Vieno, post 2 jaroj al Berlino, kie estis pli vigla la filma vivo.

Li edziĝis en 1904, post 2 jaroj li ekhavis filon.

Elektitaj scenarlibroj redakti

  • A falu rossza (1915)
  • Az aranyember (1918)
  • Sodom und Gomorrha (1922)
  • The Mistress of Atlantis (1932)

Elektitaj teatraĵoj redakti

  • Színészek – jelenetek a színészéletből (1904)
  • Tiszavirág – operett (1915, opereto)
  • Eső – (1925, dramo)

Elektitaj tradukaĵoj redakti

  • Lev Tolstoj: Az élő halott – teatraĵo
  • Gabriella Zapolska: A cárevics – dramo

Fontoj redakti