Longirod

komunumo de Svislando
(Alidirektita el La Chôme)

Longirod estas komunumo en la distrikto Nyon en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 416 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Longirod
Blazono de Longirod
Blazono de Longirod
Blazono de Longirod
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Nyon
Koordinatoj  46° 29′ 41″ N 6° 15′ 29″ O / 46.49472 °N, 6.25806 °O / 46.49472; 6.25806 (mapo)Koordinatoj: 46° 29′ 41″ N 6° 15′ 29″ O / 46.49472 °N, 6.25806 °O / 46.49472; 6.25806 (mapo)
Nombro de loĝantoj 416
Areo 9,44 km²
Alteco 899 m super marnivelo
Poŝtkodo 1261
Komunumkodo 5429
Mapo de Longirod
Mapo de Longirod
Situa mapo de Longirod
vdr

Geografio redakti

La komunumo Longirod situas sur la suda flanko de la Ĵurasa Montaro proksimume 13 kilometrojn norde de la distriktĉefurbo Nyon kaj proksimume 20 kilometrojn okcidentnordokcidente de la kantonĉefurbo Laŭzano. La komunumo konsistas el la vilaĝo Longirod kaj la setlejoj Outard, La Chôme, Pré Martin kaj La Rochette, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,44 km², de kiuj 53,3% estas kovritaj de arbaro, 42,8% servas por agrikulturo kaj 3,2% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Longirod limas en nordo al Le Chenit, en nordoriento al Saint-George, en oriento Gimel, en sudoriento al Saint-Oyens, en sudo al Burtigny, kaj en okcidento al Marchissy.

Trafiko redakti

Tra Longirod situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo kondukas konekta vojo de Marchissy al Gimel kaj de la vilaĝocentro de Longirod kondukas vojo al Saint-George kaj de tie al Bière. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 12 kilometrojn sude de la komunumo apud Nyon. Pere de poŝtaŭtolinio de Nyon al Gimel la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Longirod datiĝas el la jaro 1267 kiel Longirot. Sur la teritorio de Longirod ekzistas diversaj menhiroj. Estis trovitaj en Longirod tombo el la La-Tène-epoko, restaĵoj de romia setlejo kaj tombejoj el la mezepoko. La bieno de Outard ek de 1165 apartenis al la Abatejo Bonmont. Dum mezepoko Longirod estis feŭdo de la Senjoroj de Aubonne, al kiuj ĝi apartenis ĝis la jaro 1701. Poste la vilaĝo apartenis ĝis la Helveta Revolucio de 1798 al la berna Voktejo Aubonne. De 1798 ĝis 2007 ĝi apartenis al la Distrikto Aubonne. Ek de la 1-a de januaro 2008 la komunumo estas surbaze de la administra reformo de 2006 parto de la grandigita Distrikto Nyon.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti