Monible

komunumo de Svislando
(Alidirektita el La Drai)


Monible estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Moutier kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berna Ĵuraso en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 43 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Monible
Blazono de Monible
Blazono de Monible
Blazono de Monible
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Berno
Administra distrikto Berna Ĵuraso
Malnova distrikto ĝis 2009 Moutier
Geografia situo CH1903: 582050 / 236348 (mapo)47.2777777777787.2013888888889Koordinatoj: 47° 17′ N, 7° 12′ O; CH1903: 582050 / 236348 (mapo)
Nombro de loĝantoj 43
Areo 3,39 km²
Alteco 862 m super marnivelo
Poŝtkodo 2715
Komunumkodo 0699
Mapo de Monible
Mapo de Monible
Mapo de Monible
vdr

Geografio redakti

La kampara vilaĝo situas sur alteco de 862 m s.m. sur senarbara monteto de la Ĉena Ĵuraso norde de la rivereto Sorne, alfluanto de Birs. La komunumo konsistas el la vilaĝo Monible kaj la setlejo La Drai kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,39 km², de kiuj 47,8% estas kovritaj de arbaro, 48,7% servas por agrikulturo kaj 1,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Monible limas en nordo al Rebévelier, en nordoriento al Undervelier (JU), en oriento kaj sudo al Sornetan, kaj en okcidento al Châtelat.

Trafiko redakti

Monible situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunuma teritorio pasas flanka vojo de Sornetan al Bellelay. La vilaĝo mem atingeblas nur pere de mallarĝa vojo de Châtelat. La komunumo ne disponas pri propra konekto al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Monible datiĝas el la jaro 1403 Montnible. Dum malfrua mezepoko Monible apartenis al la Majorejo Sornetan de la Priorejo Moutier-Grandval en la Princepiskopejo Bazelo.[3]

De 1793 ĝis 1797 Monible apartenis al la Respubliko Moutier, tiam estis integrita al la Franca Departemento Mont-Terrible kaj ek de 1800 al la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 ĝi per la Viena Kongreso estis atribuita al Kantono Berno.[4] En 1816 Monible fariĝis parto de la berna distrikto Moutier. En la 1970-aj jaroj la distrikto Moutier dufoje voĉdonis kontraŭ la integriĝo al la nova Kantono Ĵuraso kaj Monible tial restis parto de Kantono Berno.[5]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti