La Ludo de la Vitraj Perloj

La Ludo de la Vitraj Perloj (germane Das Glasperlenspiel: Versuch einer Lebensbeschreibung des Magister Ludi Josef Knecht samt Knechts hinterlassenen Schriften) estas romano verkita de Hermann Hesse kaj publikigita en 1943. Ĝi estis la lasta el liaj verkoj publikigitaj dum la vivo de la verkinto, tri jarojn antaŭ ricevo de la Nobelpremio pri Literaturo.

Das Glasperlenspiel
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Hermann Hesse
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1943
Ĝenro filozofia romano • romano pri disvolviĝo • editorial fiction
vdr

Neniu alia romano Hesse pasigis tiom da tempo kiel tiu ĉi romano. Ĝi estis komencita en 1931 kaj publikigita en Zuriko la 18-an de novembro 1943. La romano estas la lasta verko de Hesse kaj estas konsiderata de multaj kiel lia ĉefverko. Verŝajne tiu ĉi romano estis la plej grava kialo kial Hesse ricevis la Nobelpremion pri Literaturo en 1946 [1].

Intriga resumo redakti

Lokita en estonta tempo (en la 25-a26-a jarcento, du mil jarojn post la ekzisto de Sankta Benedikto de Nursio) en provinco nomita Castalia, kie intelekta elito prizorgas lernejojn kaj universitatojn en monaĥeja stilo kaj spirito. Castalia situas ene de pli granda lando, sed la intelektuloj tute retiriĝis de la cetero de la socio. En la romano, la granda lando rajtas simboli la sekularan, per militoj, povluktoj, politiko kaj sekso, dum Castalia rajtas simboli la intelektan kaj filozofian.

En Castalia, homoj dediĉas siajn vivojn al arthistorio, filozofio, lingvistiko, literaturo kaj muziko. Plej grava el ĉio estas la "Ludo de la Vitraj Perloj". Hesse donas nur metaforajn priskribojn pri kiel ĉi tiu ludo okazas, sed ĝi estas lingua universalis, lingvo aŭ ludo, kiu kunligas ĉiujn artojn. Majstrado de la vitroperlo-ludo estas la fina testo de scio kaj beleco, kio estas la ununura afero, pri kio oni pasigas tempon en Castalia.

En la romano, Hesse prezentas estontan staton de kulturo, kie nenio nova, skandala aŭ aventura ne plu estas malkovrita aŭ kreita, kaj kie oni povas nur "ludi" kun kio ekzistas. Pluraj intelektuloj en la unua parto de la 20-a jarcento dividis la timon de tia stato de kulturo, kaj Thomas Mann ankaŭ priskribas ĝin en Doktor Faustus.

La Vitroperlo-Ludo estas skribita kiel biografio de "Josef Knecht", kiun la leganto sekvas de kiam li estas akceptita kiel knabo en unu el la lernejoj de Castalia ĝis li estas ludema magistro en sia maljunaĝo, majstro de la Vitroperlo-Ludo, kaj finfine mortas. Dum sia vivo, Knecht filozofias pri demandoj pri vivo, kaj ĉu vivo en Castalia estas la ĝusta vojo por vivi, kaj ĉu la mondo ekstere havas ian valoron.

La romano ankaŭ traktas multajn filozofiajn temojn kaj demandojn, kiel la valoro de scio, kio estas beleco kaj vero, ktp Kiel multaj aliaj romanoj de Hesse, ekz. Siddhartha and Steppenwolf, ankaŭ La Ludo de la Vitraj Perloj estas karakterizita per budhana filozofio kaj orientaj kutimoj; meditado kaj spiritaj ekzercoj estas grava parto de la vivo de la Kastalianoj, kaj ĉinaj literaturo kaj filozofio estas bonega inspiro por Josef Knecht.

La romano estas multrilate eduka romano. La verko havas trajtojn de utopia romano kaj ankaŭ de formadromano (laŭ la germana tradicio de la bildungsroman).

Referencoj redakti

  1. . Hermann Hesse. Kuusankoski Public Library. Arkivita el la originalo je 4 December 2007.

Bibliografio redakti

  • Das Glasperlenspiel. Versuch einer Lebensbeschreibung des Magister Ludi Josef Knecht samt Knechts hinterlassenen Schriften. Zürich 1943. Verlag Fretz & Wasmuth

Eksteraj ligoj redakti

  • La manlibro de facile ludebla iteracio de la Ludo de la Vitraj Perloj kun aktiva enreta komunumo.
  • Hermann Hesse: Das Glasperlenspiel. Eseo en la germana: www.Signaturen-Magazin.de