Doktor Faustus

germanlingva romano far Tomaso Mann

Doktor Faustus. La vivo de la germana tonmetisto Adrian Leverkühn, rakontata de amiko estas romano de Thomas Mann. Ĝi ekestis inter la 23-a de majo 1943 kaj la 29-a de januaro 1947.

Doktor Faustus
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Thomas Mann
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1947
Eldonejo Sifriat Po'alim
Ĝenro artistoromano • socia fikcio
Loko de rakonto WeißenfelsLeipzigMunkenoItalio • Pfeiffering • Kaisersaschern • Germanio
vdr

Referencniveloj redakti

En la romano el sia maljunaĝo – Thomas Mann supozis, ke temas pri lia lasta verko[1] − la multtavoleco kaj gradigo de la signifoniveloj estas pelata en ĝis tiam neatingitan altecon. Malfone artistoromano, troviĝas pliaj romanĝenroj resp. facetoj: Profundege religia romano. – Vivokonfeso.[2] – „Epokoromano“ (du mondmilitoj, la malluma epoko de naziismo).[3] – Versio de la Faust-mito. – Munkena sociromano, rolanta komence de la 20-a jarcento.[4] – Romano pri la muziko kaj la poeta provo, redoni muzikon per lingvo.[5] – Arthistoria eseo, disŝutita per rimarkoj kaj sentencoj tra la tuta libro.[6]

Enhavo redakti

Doktor Faustus estas la biografio de fikcia komponisto Adrian Leverkühn, verkita de lia amiko Serenus Zeitblom. Serenus Zeitblom komencas la 23-an de majo 1943 per la biografio. Retrorigarde la vivovojon de Leverkühn kaj ties produktaĵojn li enfluigas ĉiam denove raportojn kaj komentojn pri la okazintaĵoj de la militjaroj 1943 ĝis 1945. Per ĉi tiu truko, interrilatigi rakontotempon kaj rakontatan tempon, Thomas Mann paraleligas la sorton de Adrian Leverkühn kun tiu de Germanio.

Adrian Leverkühn naskiĝis en 1885 sur la bieno Buchel ĉe Weißenfels. Li havas du gefratojn, Georg kaj Ursula, kun kiuj li amike, sed distanciĝe rilatas. Kun sia amiko Serenus kaj sia pli aĝa frato Georg Leverkühn li ankaŭ akiras siajn unuajn muzikajn spertojn, komune kantante kanonojn sub instruado de la stalistino Hanne.

La patro de Leverkühn, interesate pri sciencoj kaj eksperimentante dum sia libertempo duone naturscience, duone alĥemiisme, zorgas pri la edukado de Adrian kaj lia frato Georg fare de hejma instruisto. Adrian estas tiel talenta, ke la instruisto, kiam Adrian aĝas 8 jarojn, konfesas, ke li povas instrui al li nenion plu. Adrian ekde nun lernas ĉe la gimnazio en proksima Kaisersaschern – fikcia loko ĉe rivero Saale, pli malpli proksime al Merseburg kaj Naumburg. Tie li loĝas ĉe sia onklo, komercisto pri muzikinstrumentoj vaste konata trans Kaisersaschern.

El Kaisersaschern devenas Serenus Zeitblom, amiko el lia infanaĝo kaj lia posta biografiisto. En la ampleksa varstokejo de sia onklo Adrian konatiĝas kun ĉiuj muzikinstrumentoj, ankaŭ kun tre maloftaj. Krom la lerneja edukado li ricevas pianolecionojn de katedralorgenisto Wendell Kretzschmar. Ĉi tiu restos ekde tiam lia muzika mentoro. Per stranga epizodo, kiu prezentas publikan, sed nur malmulte vizitatan muzikprelegon de Wendell Kretzschmar, la leganto ricevas efikan impreson pri ties muzika kompetenteco. La oftaj balbutaj malhelpoj de la preleganto – Wendell Kretschmar estas balbutulo – ne nuligas lian personan efikon. Li instruas al Adrian orgenludadon kaj komponadon.

Post gimnazia ekzameno Leverkühn ne studas, kiel atendite, muzikon, sed teologion en Halle. Sed li rompĉesas ĉi tiun studon post la 4-a semestro kaj sin turnas plene al la muziko. Sian muzikstudon li ekigas komence de la vintra semestro (1905) en Lepsiko, kien jam Wendell Kretzschmar estis vokita kiel docento. Paralele Leverkühn partoprenas filozofiajn prelegojn kaj doktoriĝas pri ĉi tiu fako.

Krom ĉi tiu ekstera evoluo de Leverkühn estiĝas dum la restado en Lepsiko treege kaj rapide lia interna evoluo. Precipe la kontakto al putino („Esmeralda“), kiun ekkonas la komponisto ŝajne hazarde, efikas, ke Leverkühn pli kaj pli sentas sin allogata al la diablo. La voko „hetaera esmeralda“ (hetajro esmeralda), kiun Leverkühn ankaŭ motive kiel „h-e-a-e-es“ ĉiam denove enkonstruas en siajn verkojn, efikas la logon de la diablo. Adrian Leverkühn konscie infektas sin per sifiliso, por akiri geniecon kaj povi verki novspecajn muzikverkojn.

Post finfaro de la studo Adrian Leverkühn transloĝiĝas por naŭ monatoj al Munkeno, sed poste li pasigas preskaŭ du jarojn en Italio. Tie ankaŭ okazas la renkontiĝo kun la diablo (ĉu kiel febrofantazio aŭ reale, restas neklare). La diablokonversacio, en kiu la kondiĉoj de la pakto estas interkonsentitaj, apartenas al la kulminoj de la romano. Leverkühn devas postlasi al la diablo sian animon kaj rezigni amon, kondiĉe ke ĝi varmigas. Por tio la diablo pruntos al li geniecon por 24 jaroj. La diablo plenumas sian promeson. Al Leverkühn sukcesas ĝis 1930 pli kaj pli novspecaj komponaĵoj, li famiĝas inter spertuloj. Lian kreadon ĉiam denove interrompas forta migreno, je kiu Leverkühn suferas ekde infanaĝo.

Post la reveno el Italio Adrian Leverkühn transloĝiĝas en la malnovan bienon Pfeiffering en la ĉirkaŭaĵo de Munkeno, tamen daŭrigas la socian ligon al siaj munkenaj konatoj. Rudi Schwerdtfeger, koncertviolonisto, sukcesas transponti la distancecon kaj kontakttimemon de Leverkühn per obstina amikecemo. Por li Leverkühn komponas eĉ violonkonĉerton, cedante al lia varbado kaj petado pri tiu ĉi kunliga muzikverko. Rudi Schwerdtfeger fariĝas krom la kronikisto Zeitblom, la amiko el la infanaĝo, la ununura, kun kiu Leverkühn reciproke cias.

Sed Leverkühn devas apartigi sin disde Schwerdtfeger, se li volas plenumi sian promeson al la diablo. Li sendas sian amikon en la morton. Je tio li donas rolon al komuna konatino, Marie Godeau. Al ŝi li sendas Rudi Schwerdtfeger kiel varbanton kaj per tiu li proponigas geedzecon. Okazas kiel atendite de Leverkühn. La privarbito elektas la varbanton kaj ne tiun, kiu sendis la varbanton. Kaj plue evoluas la fia plano de Leverkühn. Ĝis tiam Schwerdtfeger tenis pasian amrilaton kun geedziĝinta virino, Ines Institoris. La forlasita amatino, ekzaltita kaj ekscentra virino, sin venĝas kaj pafmortigas Schwerdtfeger-on.

Post la Schwerdtfeger-katastrofo Adrian Leverkühn pli kaj pli retiriĝas de la socia vivo. Nun li ekkonas sian nevon Nepomuk, nomatan Eĥo, filon de lia fratino Ursula. Eĥo restas kelktempe sur bieno Pfeiffering. Leverkühn-on disvolvas profundan inklinon al la infano, de kiu eliras elfeca ravo. Ĉi tiun ĉastan amon la diablo ne permesas. Li forprenas de Leverkühn la infanon, igas ke ĝi mortu je terurigaj doloroj pro pusa meningito.

En 1930 la limdato de Leverkühn estas eluzita kaj la infero postulas siajn rajtojn. Tio sin montras akre kaj konsterne en la finalo de la romano. Leverkühn invitis amikojn kaj konatojn, por antaŭludi al ili el la partituro de la ĵus finfarita oratorio Doktor Fausti Weheklag (la veado de d-ro Faŭsto), lia unua komponaĵo komplete verkita laŭ dekdutonisma tekniko. En la sceno, kiu korespondas kun la muzikprezentado de Kretzschmar en Kaisersaschern, kompozicie tamen laŭas la historian Faŭsto-libron el 1587, la lingva sinteno de Leverkühn pli kaj pli montras, ke li estas psikoza. La kunvenintoj komence reagas per prifremdiĝo, poste konfuzite, finfine ili indigniĝas kaj fuĝas. Leverkühn perdas la konsciencon. Nur liaj amikoj restas. Kiam li revekiĝas el longdaŭra komato, lia spirita vivo estas estingiĝinta.

Oni transportas lin en mensmalsanulejon. Post finado de la diagnostiko lia patrino flegas lin la sekvajn dek vivojarojn. Amikojn li ne plu rekonas dum sia agonio.

Efikohistorio redakti

Literaturo redakti

Reekpreno kaj daŭrigo de la materio kaj de la motivoj de la romano troviĝas en la romano Herzgewächse de Hans Wollschläger.

Muziko redakti

En la 3-a violonkonĉerto de Hans Werner Henze, verkita en 1997, troviĝas klara referenco en la tri movimentaj titoloj:

  • Esmeralda. nicht eilen, tänzerisch gemütvoll
  • Das Kind Echo: Adagio – Tempo giusto
  • Rudolf S.: Andante – Più mosso

Filmo redakti

La romano fariĝis en 1981/82 modelo de la samnoma filmo de Franz Seitz (produktado, scenaro, reĝio). Jon Finch rolis kiel Adrian Leverkühn, Hanns Zischler estis la rolanto de Serenus Zeitblom kaj André Heller rolis Satanon. Enpluaj roloj kunlaboris: Margot Hielscher, Hans Korte, Herbert Grönemeyer, Marie-Hélène Breillat kaj Lothar-Günther Buchheim; Christoph Schlingensief estis kameraasistanto.[7][8]

Radiodramo redakti

En 2007 la radiostacioj Hessischer Rundfunk kaj Bayerischen Rundfunk kunlabore kun Internationale Ensemble Modern Akademie (IEMA) transformis la romanon kiel 10-partan radiodramon kun totala daŭro de 774 minutoj. Prilaborado: Leonhard Koppelmann, Hermann Kretzschmar, Manfred Hess; La muzikon komponis Kretzschmar, la reĝisoradon estris Leonhard Koppelmann.[9]

Literaturo redakti

Primara literaturo redakti

(Entstehung und Konzeption des Romans in der Darstellung des Autors)
  • Thomas Mann, Theodor W. Adorno:
    • Briefwechsel 1943–1955. Fischer Taschenbuch, Frankfurt am Main 2003, ISBN 3-596-15839-7.
(La leterkomunikado donas gravajn indikojn pri la kunlaboro de Adorno ĉe la konceptado de la fikcia muzika verkado de Adrian Leverkühn kaj pri la poetologiaj ideoj de Thomas Mann)
  • Aŭskultlibro:
    • Doktor Faustus. Hörbuch. Gelesen von Gert Westphal (22 CDs). Deutsche Grammophon, ISBN 3-8291-1457-5.
    • Doktor Faustus. Hörspiel. Bearbeitung: Leonhard Koppelmann, Hermann Kretzschmar, Manfred Hess. Musik: Hermann Kretzschmar. Regie: Leonhard Koppelmann. Produktion: Hessischer Rundfunk / Bayerischer Rundfunk in Kooperation mit Internationale Ensemble Modern Akademie. Mit Hanns Zischler, Werner Wölbern, Mathias Habich u.a. (10 CDs), Hörverlag, München, ISBN 978-3-86717-075-8.

Sekundara literaturo redakti

  • Hans Hilgers: Serenus Zeitblom. Der Erzähler als Romanfigur in Thomas Manns „Doktor Faustus“. 2. Auflage. Lang, Frankfurt am Main u.a. 1997, ISBN 3-631-31966-5.
  • Jürgen Joachimsthaler: Politisierter Ästhetizismus. Zu Thomas Manns „Mario und der Zauberer“ und „Doktor Faustus“. In: Edward Białek, Manfred Durzak, Marek Zybura (Hrsg.): Literatur im Zeugenstand. Beiträge zur deutschsprachigen Literatur- und Kulturgeschichte. Festschrift zum 65. Geburtstag von Hubert Orłowski. Lang. Frankfurt am Main u.a. 2002, S. 303–332.
  • Walter Pache: Blake's seltsame Phantasien. Bildzitat und Bildwirkung in Thomas Manns „Doktor Faustus“. In: Arcadia - Internationale Zeitschrift für Literaturwissenschaft / International Journal for Literary Studies. Band 8, Heft 1-3, Seiten 138–155. ISSN (Print) 0003-7982 ISSN (Online) 1613-0642
  • Eva Schmidt-Schütz: „Doktor Faustus“ zwischen Tradition und Moderne. Eine quellenkritische und rezeptionsgeschichtliche Untersuchung zu Thomas Manns literarischem Selbstbild. Klostermann, Frankfurt am Main 2003, ISBN 978-3-465-03212-0.
  • Andreas Urs Sommer. Der mythoskritische „Erasmusblick“. Doktor Faustus, Nietzsche und die Theologen. In: Eckhard Heftrich, Thomas Sprecher (Hrsg.): Thomas Mann Jahrbuch. Band 11. 1998, S. 61–71.
  • Hans Rudolf Vaget: Seelenzauber. Thomas Mann und die Musik. Fischer, Frankfurt am Main 2006, ISBN 3-10-087003-4.
  • Hans Wißkirchen, Thomas Sprecher (Hrsg.): „und was werden die Deutschen sagen??“. Thomas Manns Roman Doktor Faustus. Dräger, Lübeck 1997.

Fontindikoj redakti

  1. la 9-an de julio 1944 al Peter Flamm kaj al Martin Flinker; la 10-an de julio 1944 al Ludwig Lewisohn
  2. la 25-an de junio 1948 al Peter Suhrkamp
  3. 15-an de decembro 1947 al Erich von Kahler
  4. La 11-an de oktobro 1944 al Agnes Meyer
  5. la 14-an de julio 1948 al Friedrich Sell
  6. Zur Kunstessayistik in Doktor Faustus
  7. Besetzungsliste mit Rollenverteilung
  8. Datenaro ĉe Filmportal.de
  9. hr2: radiodramo „Doktor Faustus“

Eksteraj ligiloj redakti