La Princo kaj la Almozulo

romano far Marko Twain

La Princo kaj la MalriĉuloReĝido kaj povrulo (angle The Prince and the Pauper) estas romano verkita de la usona aŭtoro Mark Twain kaj publikigita en 1881.

The Prince and the Pauper
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Mark Twain
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1881
Eldonejo James R. Osgood
Ĝenro cloak and dagger novel • porinfana romano • historia fikcio
Loko de rakonto Anglio
vdr

La intrigo de la romano okazas en la urbo Londono meze de la 16-a jarcento. La romano ricevis multajn adaptojn por teatro, kino kaj televido.

La pauper kaj Princo Edward kiel imagita en 1882

Intriga resumo redakti

Tom Canty estas knabo loĝanta kun sia familio en slumo en la ekstera parto de tiama Londono, la ĉefurbo de Anglio en la tempo de Henriko la 8-a. Li pasigas siajn tagojn en almozpetante kaj ricevante batojn de sia patro kaj avino. Li studas kun maljuna kaj malavara pastro, Patro Andreo, kiu instruas lin legi kaj skribi en la angla kaj iomete en la latina. Post kiam Tom aŭdas rakontojn pri princoj li volas renkonti realan reĝecon.

Iun tagon, promenante proksime de la palaco, li hazarde renkontas kronprincon Eduardo, la heredonto de la trono, kiu verŝajne tre similas lin, kaj tiu invitas lin al la palaco. La knaboj baldaŭ malkovras ke ekzistas multe da vida simileco inter ili. Pro scivolemo kaj amuzo, ili ŝanĝas kostumojn, kaj tiel Eduardo iĝas almozulo vestita per sakŝtofo, dum Tom paŝas en la ŝuojn de la reĝa heredonto de la trono. De ĉi tie la intrigo iĝas komplika: Eduardo estas elĵetita el la palaco, la patro de Tom kolere murdas Patron Andreon kaj estas devigita fuĝi kun bando de ŝtelistoj kaj almozuloj, kaj Eduardo provas rakonti al homoj ke li estas la princo, la heredonto de la trono, sed neniu kredas lin. Finfine Eduardo trovas unu viron kiu kredas lin - Miles Hendon, malriĉa kortegano, kiu estis forpelita de sia hejmo kaj devigita batali en la armeo. Kun Miles Hendon, Eduardo sentiĝas protektita, kaj kune ili iras al la vilaĝo de Miles, kie ili malkovras ke la frato de Miles estas la reganto de la vilaĝo anstataŭ de Miles, kaj li forigas Miles Hendon kaj Eduardo'n kaj sendas ilin al malliberejo. En malliberejo, Eduardo malkovras la kruelecon de siaj leĝoj kaj ĵuras ŝanĝi ilin.

Ankaŭ la vivo de Tom ne estas facila. Li havas malfacilecon adaptiĝi al la moroj de la palaco kaj lia konduto estas interpretita de tiuj ĉirkaŭ li kiel frenezo. La situacio plimalboniĝas kiam reĝo Henriko la 8-a mortas kaj Tom estas devigita porti la kronon. Kompatinda Tom estas konfuzita kaj havas malfacilan tempon trakti la situacion.

Post kiam Eduardo kaj Miles Hendon estas liberigitaj de malliberejo, ili rapidas al Londono kaj alvenas ĉe la kronado de Eduardo (Tom), kaj Eduardo pruvas ke fakte li estas la kronprinco kaj fariĝas la nova reĝo.

Ĉe la fino de la rakonto estas priskribite ke Eduardo estis bonkora kaj honesta reĝo, li helpis la senhavulojn, redonis al la kondamnita Miles la titolon kiun li meritas kiel la reganto de la vilaĝo kaj kompreneble prenas Tom kiel sian protektiton.

 
William Faversham kaj Ruth Findlay en la Broadway produktado de Amélie Rives' adapto de La Princo kaj la Pauper (1920)
Comic-book cover, with young boy menaced by a bearded, knife-wielding man
kovrilpaĝo de Klasika Komikula en 1946

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligoj redakti

La plena teksto de la romano en la angla