La moralo de sinjorino Dulska

dramo de Gabriela Zapolska

La moralo de sinjorino Dulska (pole Moralność pani Dulskiej) dramo de Gabriela Zapolska, kies antaŭpremiero okazis en 1906 en Krakovo. Libroforme eldonita en Varsovio en 1907. Unu el la plej gravaj verkoj de la aŭtorino[1].

La moralo de sinjorino Dulska
Origine Moralność pani Dulskiej
La moralo de sinjorino Dulska
Spektaklo en la urba teatro de Vilno, 1935
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Gabriela Zapolska
Lingvoj
Lingvo pola lingvo
Eldonado
Eldondato 1907
Loko Varsovio
Ĝenro dramo
Loko de rakonto Galicio
Tradukado
Tradukinto Lidia Ligęza, Tomasz Chmielik
Eldonjaro de tradukita versio 2021
Urbo de tradukita versio Bjalistoko
Eldoninto de tradukita versio Bjalistoka Esperanto-Societo, Podlaĥia Libraro
vdr
Reklambroŝuro de la teatraĵo, 1930

Ĝi estas la unua parto de la serio "La moralo de sinjorino Dulska", kun la sekvaj partoj: "Sinjorino Dulska antaŭ tribunalo" kaj "La morto de Felicjan Dulski".[2]

Personoj de la dramo redakti

  • Aniela Dulska – la titola sinjorino Dulska,
  • Felico (Felicjan) Dulski – la edzo de Dulska,
  • Zbyszko – la filo de Dulski amindumanta kun Hanka,
  • Hesia kaj Mela – la filinoj de Aniela kaj Felico,
  • Hanka – servistino en la domo de Dulski,
  • Juliasiewiczowa – konsilistino, parencino de Dulska,
  • Tadrachowa – la baptopatrino de Hanka.

Origino redakti

La moralo de sinjorino Dulska kreiĝis dum dek kelkaj tagoj inter oktobro kaj novembro 1906. La premiero okazis en decembro en la Urba Teatro en Krakovo.

La edzo de Zapolska proponis la ideon por la verko. Oni supozis, ke serĉante rolmodelojn, Zapolska estis influita de sia redakcia kolego, Leopold Szenderowicz, kiu sugestis al la verkistino la figuron de sia domposedantino Gołąbowa kaj ŝia familio.

La prototipo de Aniela Dulska estas malprogresema loĝantino de Lvovo, sinjorino Gołąbowa. La nomo de la ĉefrolulino asociiĝas ankaŭ kun lvova virino nomata Czesława Dulska, kiu, responde al enketo publikigita en 1905 de la populara urba ĉiutaga gazeto Nova Epoko, priskribis sian sistemon de dommastrumado, bazitan sur egoismo, avaro kaj ekspluatado de servistino[3].

La historio de la plej aĝa filo de Dulski, Zbyszek, havas sian fonton en la enamiĝo de la filo de gesinjoroj Pertak, la amikoj de la edzo de la verkisto loĝantaj en Stanisławów. La junulo havis amrilaton – kun la konsento de sia patrino kaj de la tuta familio – kun la servistino.

Tempo kaj loko de la intrigo redakti

La historio okazas komence de la 20-a jarcento en Lvovo (aŭ en Krakovo – depende de la adapto), en la salono de la familio Dulski. En didaskalioj la aŭtorino priskribas la internon: Tapiŝoj, solidaj mebloj… Abundokornoj, postiĉaj palmoj, brodita landŝafto sub la vitro… bela servicoŝranko el mahagona ligno kaj empira ekranego. Lampo kun ŝirmilo el sorbopapero, tabletoj, kaj sur la tabletoj – fotoj". La teatraĵo ankaŭ estas enscenigata kun la krakov-stila interno.

Problemoj en la dramo redakti

La verko de Zapolska estas tragedifarso, do kombinaĵo de komediaj kaj tragediaj elementoj. La ĉefa rolulino – Aniela Dulska – estas hipokrita, duvizaĝa, falsa, avida, nekapabla montri bonkorecon, kaj malestimas malriĉajn, malfortajn kaj sentemajn homojn. Ĉion, kion ŝi faras, estas por elmontri. Ŝia sinteno, pole nomata dulszczyzna, prezentas ŝajnan moralon, vivon en hipokriteco kaj mensogo. Ŝi fermas la okulojn al la amafero de sia filo kun Hanka, por ke li ne vizitadu nokte drinkejojn (fakte Dulska ne povas imagi la geedzecon de Zbyszek kun Hanka, ŝi konsiderus ĝin malhonoro al sia familio). Problemo venas kiam Hanka gravediĝas.

Filmigoj redakti

La teatraĵo de Gabriela Zapolska estis prezentita ne nur sur la scenejoj de teatroj, sed ankaŭ adaptita al filmaj celoj. En 1930, ĝi estis la bazo por la unua filmo reĝisorita de Bolesław Newolin. Ĝi estis la unua sonfilmo en Pollando. Poste, la teatraĵo estis adaptita kvin fojojn por la bezonoj de la Televida Teatro en 1968, 1970, 1992, 2006 kaj 2013[4].

En 1975 aperis filmo sub la titolo Dulscy[5], reĝisorita de Jan Rybkowski, uzanta elementojn de ĉi tiu teatraĵo. Fadenoj el La moralo de sinjorino Dulska ankaŭ estis uzataj en la serio Tra la jaroj, tra la paso de la tagoj[6] de Andrzej Wajda (epizodo 7, "Krakovo 1907"). La 2-an de oktobro 2015 okazis la premiero de la filmo Sinjorinoj Dulski, reĝisorita de Filip Bajon, kun Krystyna Janda, Katarzyna Figura kaj Maja Ostaszewska en la ĉefaj roloj[7].

En Esperanto redakti

La dramo estis esperantigita de Tomasz Chmielik kaj Lidia Ligęza kaj estas eldonita de Bjalistoka Esperanto-Societo kaj Podlaĥia Libraro por la Nacia Legado la 4-an de septembro 2021[8][9].

Referencoj redakti

  1. Encyklopedia PWN: Zapolska, Gabriela
  2. BiblioNETka » książki w cyklu „Moralność pani Dulskiej”
  3. Stanisław Nicieja: Cmentarz Łyczakowski we Lwowie w latach 1786–1986. Zakład Narodowy im. Ossolińskich, Wrocław 1988, p. 234, (ISBN 83-04-02817-4)
  4. Moralność pani Dulskiej, reż. M. Wrona. Arkivita el la originalo je 2021-07-16. Alirita 2021-07-16.
  5. Dulscy
  6. Z biegiem lat, z biegiem dni... en Filmweb
  7. Panie Dulskie en Filmweb
  8. Nacia Legado en Esperanto 2021
  9. La moralo de sinjorino Dulska