Laia Costa

hispana aktorino

Laia COSTA Bertrán (Barcelono, 18a de februaro 1985) estas hispana aktorino de kino kaj televido, famiĝinta per sia protagonista rolo en la germana filmo Victoria (2015), pro kiu ŝi ricevis nombrajn premiojn. Ŝi partoprenis en filmoj en Hispanio, Germanio, Rusio, Argentino, Britio kaj Usono.

Laia Costa
Persona informo
Naskonomo Laia Costa i Bertran
Naskiĝo 18-an de februaro 1985 (1985-02-18) (39-jaraĝa)
en Barcelono
Lingvoj katalunahispanaangla vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Ramon Llull University vd
Profesio
Okupo aktoro vd
Laborkampo kina aktorado vd
Aktiva dum 2011– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero redakti

En 2011 ŝi ludis fiksan rolon en la televida serio de Antena 3 Bandolera, en kiu ŝi ludis la rolon de Inés dum unu jaro. Ŝi revenis al televido per protagonista rolo en la serio de TV3 Pulseras Rojas, en kiu ŝi ludis la rolon de Rym en la dua sezono de la serio.​ Poste ŝi estis unu de la ĉefaj aktrinoj en la fantasta serio de Antena 3 Cuéntame un cuento.​

En 2015 ŝi estis protagonisto de la trilero Victoria de la germana reĝisoro Sebastian Schipper, filmita en reala tempo, per kiu ŝi kandidatis en la European Film Awards, iĝis la unua eksterlanda aktorino kiu ricevis premion Lola kaj ricevis la Premiojn Gaudí kaj Sant Jordi. Inter 2015 kaj 2016 ŝi formis parton de Cites de TV3 kaj Carlos, Rey emperador de Televisión Española en kiuj ŝi ludis la rolojn de Paula kaj María de Austria respektive.​ ​

En 2022, ŝi revenis al Internacia Kinfestivalo de Berlino por la premiero de Cinco lobitos de la reĝisorino Alauda Ruiz de Azúa, kiu en la Festivalo de Malago en marto samjare estis ege sukcesa kaj ŝi kunricevis la Arĝentan Biznaga kun Susi Sánchez. Pro tiu rolo de Amaia, juna patrino, ŝi ricevis la Goya-premion al la plej bona protagonista aktorino,​ la Premion Platino,​ la Premion Feroz, la Premion Forqué ktp.

Filmoj redakti

Jaro Titolo Rolulo Reĝisoro Notoj
2012 Tengo ganas de ti Serpentulino Fernando González Molina
2013 Y otro año, perdices Claudia Marta Díaz de Lope Kurto
2014 Fort Ross Lucía Yuriy Moroz
Razones Luna Oriol Cuadern Kurto
2015 Victoria Victoria Sebastian Schipper
Palmeras en la nieve Daniela Fernando González Molina
No me quites Laura Laura Jou Kurto
2016 Las pequeñas cosas Laia Alberto Rodríguez Kurto
2017 Newness Gabi Drake Doremus
Nieve negra Laura Martín Hodara
2018 Only You Elena Harry Wootliff
Life Itself Isabel Dan Fogelman
Duck Butter Sergio Miguel Arteta
Piercing Mona Nicolas Pesce
Maine Bluebird Matthew Brown
2022 Cinco lobitos Amaia Alauda Ruiz de Azúa
2023 Els encantats Irene Elena Trapé
Un amor Nat Isabel Coixet
El maestro que prometió el mar Ariadna Patricia Font

Eksteraj ligiloj redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Laia Costa en la hispana Vikipedio.