Lajos Fehér

hungara ĵurnalisto, politikisto

Lajos Fehér [lajoŝ fehEr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fehér Lajos estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, ĵurnalisto, redaktoro.

Lajos Fehér
Persona informo
Naskiĝo 15-an de decembro 1917 (1917-12-15)
en Szeghalom
Morto 1-an de novembro 1981 (1981-11-01) (63-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Debrecen
Okupo
Okupo ĵurnalistopolitikisto
vdr

Lajos Fehér [1] naskiĝis la 15-an de decembro 1917 en Szeghalom. Li mortis la 1-an de novembro 1981 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Lajos Fehér frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste universitaton en Debrecen, kie li akiris diplomon en 1941. Li kontribuis en diversaj gazetoj. En 1942 li aliĝis al la subteraj komunistoj, en la sekva jaro li jam kaŝiĝis, tiel li partoprenis en la rezista movado. Post la 2-a mondmilito li tuj ricevis taskon en establo de sekreta polico. Ekde 1947 li redaktis signifajn gazetojn. En 1953 li apogis novan politikon de Imre Nagy (politikisto). En 1955 la stalinistaj komunistoj forigis lin kaj nue en provinco li ricevis postenon. Post falo de Hungara revolucio de 1956 li aliĝis al stabo de János Kádár, li redaktis signifan ĵurnalon, krome li ricevis partiajn taskojn. Post jaroj li okupiĝis pri la agrikulturo, post kolĥoziĝo de la lando li enkondukis la apuddomajn produktojn, kio estis bieneto ekster la kolĥozo, kie la kamparanoj laboris ankaŭ tie kiel propra havaĵo. Inter 1962 kaj 1974 li estis vicĉefministro, li estis grava motoro de Nova ekonomia mekanismo. En 1974 li pensiuliĝis.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Harcunk Budapestért (1946, 1969)
  • A magyar mezőgazdaság fejlődésének útja (1957)
  • A szocialista mezőgazdaságért (Por la socialista agrikulturo), (1963)
  • Így történt (1979)
  • Sorsfordító évtizedek (1987)

Fontoj redakti