Lajos Katona (etnografo)

Lajos Katona [lajoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Katona Lajos estis hungara etnografo, filologo, literaturhistoriisto, profesoro, instruisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1901).

Lajos Katona
Persona informo
Naskiĝo 2-an de junio 1862 (1862-06-02)
en Vác
Morto 3-an de aŭgusto 1910 (1910-08-03) (48-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Irén Thuránszky
Okupo
Okupo etnologo • filologo • literaturhistoriisto • etnografo • folkloristo • universitata instruisto
vdr

Lajos Katona [1] naskiĝis la 2-an de junio 1862 en Vác. Li mortis la 3-an de aŭgusto 1910 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Lajos Katona frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1880-1883, poste li plulernis en katolika lernejo en sia naskiĝurbo, fine en universitato en Graz. Li ekinstruis en Pécs, ekde 1889 jam en Budapeŝto, baldaŭe eĉ en la universitato. Li okupiĝis plej ofte pri la hungaraj fabeloj, legendoj, popolaj kutimoj, mezepokaj tekstoj. Li fondis revuon Ethnographia en 1891.

Verkaro (elekto) redakti

  • Völund kovács és rokonai az árja regevilágban, (1884)
  • Die Budapester Handschrift der Gesta Romanorum, (1900)
  • A magyar mythologia irodalma, (1897)
  • A magyar népköltés, (1906)
  • Geschichte der ungarischen Literatur, (1911)

Memorigiloj redakti

  • strato en Vác
  • memortabulo en sia naskiĝdomo

Fontoj redakti