Lajos Völgyesi

geofizikisto

Lajos Völgyesi [lajoŝ voldjeŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Völgyesi Lajos estas hungara geofizikisto, altlerneja instruisto, koresponda membro de Hungara Scienca Akademio (2019).

Lajos Völgyesi
Persona informo
Naskiĝo la  15-an de marto 1947(nun 1947-03-15)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo akademiulo • terfizikisto • universitata instruisto
TTT
Retejo http://volgyesi.hotserver.hu/
vdr

Lajos Völgyesi[1] naskiĝis la 15-an de marto 1947 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Lajos Völgyesi akiris geofizikistan diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1971 kaj li doktoriĝis samloke post kvar jaroj. Post la bakalaŭro li laboris jaron en la universitata geofizika instituto, poste li estis asistanto en Teknikuniversitato de Budapeŝto (1972-1978), lektoro (1978-1994), docento (1994-2008), profesoro ekde 2008. Li estis ankaŭ vicdekano (1995-1997) kaj vickatedrestro (1995-2000). Li kandidatiĝis en 1994 ĉe la akademio, li doktoriĝis (Ph.D.) en la teknikuniversitato en 1995, habilitiĝis en 2004, doktoriĝis ĉe la akademio post 2 jaroj. Inter 2000-2003 li ricevis stipendion. Li evoluigis pli modernan pendolon (AUTERBAL), per kiu li mezuris pli precize. Li partoprenis en redaktadoj de geodeziaj revuoj. Li ricevis premiojn inter 1982-2017. Li havas edzinon, kiu naskis du filinojn.

Lia libro redakti

  • Geofizika (1982, 1999, 2002)

Elektitaj artikoloj redakti

  • Gravimetriai mérések korszerű kiegyenlítési módszere (1974)
  • A topográfiai és az izosztatikus tömegek hatása a geoidformákra (1988)
  • Vetületi átszámítások (1999)
  • Inversion reconstruction of gravity potential based on gravity gradients (2005)
  • Eötvös-ingák: Geofizikai-geodéziai műszerfejlesztés és innováció a Magyar Optikai Műveknél (2019)

Fontoj redakti

Referencoj redakti